Karaj geamikoj,
vin salutas Ligo "Humanitas". Ligo 'Humanitas'
http://www.geocities.com/adhumanitatem , estas antaunelonge fondita unika
porhumanisma ligo aganta internaciskale en esperanto. En ghi jam membras pli
ol trideko da sincere humanismemaj homoj el diversaj landoj de la mondo.
La ligo invitas ankau Vin alighi kaj ghui:
1) humanisman retforumon http://groups.yahoo.com/group/humanistaforumo ,
2) senpagan humanisman Esperanto-revueton 'Humanitas'
http://www.geocities.com/adhumanitatem/human.htm ,
3) senpagan somerumadon sur nordadriatika bordo
http://www.geocities.com/adhumanitatem/humdomo.htm ,
4) senpagan detalan adresaron helpe de kiu Vi povas per esperanto kaj per
aliaj lingvoj rekte amikadi kun aliaj liganoj el diversaj landoj de la mondo
http://www.geocities.com/adhumanitatem/membraro.htm .
Por estighi membro de la ligo, kaj ghui ghiajn avantaghojn sufichas nur
sincera emo al universalhumanismaj valoroj. En la ligo ne estas
membrokotizo. Chiu novalighinto tuj post la aligho ricevas per la kutima
poshto membrokarton kaj Statuton de la ligo.
Mato Spekuljak,
la kunordiganto