----- Original Message -----
From: "Giuseppe Castelli" <
giuseppe@...>
To: <
giuseppe@...>
Sent: Monday, July 14, 2003 12:38 PM
Subject: [tejo-aktuale] 2003.07.14
>
____________________________________________________________________________
>
> T E J O - A K T U A L E N-ro 117 (14 julio
2003)
>
____________________________________________________________________________
>
> Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
> <
http://www.tejo.org>
>
____________________________________________________________________________
>
> 1. PROBLEMOJ CHE TEJO-AKTUALE
> 2. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN SVEDIO: DOKUMENTOJ POR LA
TEJO-KUNSIDOJ
> 3. TREJNKURSO PRI EUROPA CIVITANECO
> 4. NOVA RETEJO: LINGVA PRISMO
>
____________________________________________________________________________
>
> 1. PROBLEMOJ CHE TEJO-AKTUALE
>
> Pro teknikaj problemoj che la servilo esperanto.org, dum kelkaj semajnoj
ni
> bedaurinde ne povis sendi TEJO-aktuale. Espereble tiu chi numero atingos
> chiujn abonantojn, kaj post la baldaua Internacia Junulara kongreso chio
> definitive solvighos kaj ni rekomencos dissendi chiulunde.
> Ni pardonpetas al la legantoj!
>
____________________________________________________________________________
>
> 2. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN SVEDIO: DOKUMENTOJ POR LA TEJO-KUNSIDOJ
>
> Dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) <
http://www.tejo.org/ijk>
okazonta
> en Svedio, kunsidos la Komitato de TEJO. Chiuj interesighantoj bonvenas!
> Por informighi antau la kunsidoj indas legi la dokumentaron che
> <
http://www.tejo.org/ijk/komitatkunsido.php>.
> Interalie la Komitato elektos la estraron por la periodo 2003-2005; la
> kandidatoj prezentighas che <
http://www.tejo.org/ijk/kandidatoj.php>.
>
____________________________________________________________________________
>
> 3. TREJNKURSO PRI EUROPA CIVITANECO
>
> Europa Junulara Centro, Budapest (Hungario), 19a - 30a de Oktobro 2003: la
> Europa Junulara Fondajho organizas trejnkurson pri Europa Civitaneco por
> junularaj aktivuloj <
http://www.training-youth.net/meetings.htm#european>.
> Limdato: la 10a de augusto. La kandidatoj nepre sendu la alighformularon
> al la TEJO-volontulo <
oficejo@...>.
>
____________________________________________________________________________
>
> 4. NOVA RETEJO: LINGVA PRISMO
>
> La internacia laborgrupo Esperanto@Interreto lanchis la novan retejon
> "Lingva Prismo" <
http://www.lingvo.info>. Ghi celas montri la buntecon kaj
> diversecojn de la lingvoj de la mondo. Se vi volus traduki la pagharon al
> via lingvo vi povas tion fari per <
http://lingvo.info/tradukado>.
> Tradukemuloj kaj helpemuloj bonvenas che la retlisto
> <
lingva_prismo@yahoogroups.com>. Komentoj kaj ideoj sendeblas ankau al
> <
prismo@...>.
>
____________________________________________________________________________
> _
>
> TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO
>
> La ideo:
<
http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
> La arhhivo: <
http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
> Por aboni sendu mesaghon al <
majordomo@...> kun la enhavo:
> subscribe tejo-aktuale.
> Informojn kaj komentojn sendu al <
tejo-aktuale-red@...>.
> La teamo de TEJO-aktuale estas:
> Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli, Chuck Smith.
> Tiun chi numeron redaktis Giuseppe Castelli.
>
---
Outgoing mail is certified Virus Free.
Checked by AVG anti-virus system (
http://www.grisoft.com).
Version: 6.0.500 / Virus Database: 298 - Release Date: 10/07/03