de: "Maritza Gutierrez" <mgglez@...>
Karaj geamikoj,
kiel anoncite kaj planite cxi dimancxe la 21an de marto estis solene
malfermita la laborsesioj de la sesa tutamerika kongreso. La inauguran
ceremonion cxxeestis la kuba vicministro pri kulturo kaj reprezentantoj de
la kuba ministerio pri edukado kaj de la nacia biblioteko de Kubo. Aligxis
al la kongreso iom pli ol 170 kongresanoj el 20 landoj. Nome de UEA legis
mesagxon de ties prezidanto Renato Corsetti, sinjorino Flory Wiwdoet,
prezidantino de Belga Federacio de Esperanto kaj vicprezidantino de E-Europa
Unio. La mesagxon de la komisionestro de Ameriko, Adonis Saliba, legis
sinjoro Dick Piper el Kanado, ankau membro de la komisiono. Juan Ramòn
Rodrìguez, kuba membro de la amerika komisiono prezentis skizan historion de
la tutamerikaj kongresoj gxis tiu cxi momento en Havano kaj poste, Julián
Hernández, estrarano de KEA pri kulturo kaj disvastigo, kiu regxisoras la
kongresan temon, prezentis gxin al la kongresanoj. Sekvis bonvenigaj paroloj
de Maritza Gutièrrez, KEA-prezidantino kiu deklaris la kongreson oficiale
malfermita.La solenajxon fermis emsemblo de gitarludistoj de muzika lernejo
de Havano kaj bela koruso de la sama lernejo.
Sekve estis prezentitaj tri ekspozicioj en la vestiblo de la kongresejo, (la
internacia gazetara centro de Havano), sekvis prezento de bela
telefonkarto kun la bildo de Zamenhof kaj la simbolo de la kongreso, kiun
faris por la okazo la kuba telefonkompanio, okazis aukcio kaj interkona
vespero en klubejo de KEA en la urbocentro kie la esperantistoj gxuis
muzikon kaj dancis.
Du raportistoj el la Cxina Radio Internacia raportas pri la sesa take, krom
la havanaj elsendoj. Diversaj regionaj kaj tutlandaj radiostacioj, loka
televidstacio kaj jxurnalo raportas la kongreson.
gxis baldau!
Maritza Gutièrrez
------------------------------------------------------------
Renato Corsetti, via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina,
Italujo, <renato.corsetti@...>
------------------------------------------------------------