de: "Internacia Klubo" <info@...>
Vojagxo tra Centra Ameriko Internacia Klubo "Esperantotur" en Bydgoszcz
kunlabore kun pola vojagxoficejo "FLUGO" arangxis dum 8 marto – 22 aprilo
2004 vojagxon tra 9 landoj de Centra Ameriko.
La unua etapo okazis en Meksiko dum 8-20 de marto dum kiu ni vizitis
Meksiko-urbegon kaj historiajn cxirkauajxojn, sekve pacifikajn kurortojn
Acapulco kaj Puerto Escondido kaj de tie daurigis vojagxon tra Oaxaca,
Palenque, Chitzen Itza kaj Cancun.
Dum 20-27 de marto ni vizitis la 6-an Tutamerikan Kongreson de Esperanto en
Kubo (6 TAKE), kiun partoprenis pli ol 180 esperantistoj el 21 landoj de
Ameriko, Europo kaj Azio. La plej elstara estis la Nacia Kuba Vespero, dum
kiu oni konatigxis kun pluraj nuntempaj kant kaj dancensembloj kiuj agas
cxe Kulturdomoj de Havano.
Dum la dua etapo du grupetoj vizitis Kubon – krom Havano, Valle Vinales,
Zapata duoninsulon kun krokodiloj, kolonian urbon Trinidadon kaj faman
ripozlokon Varadero kun apudaj grotoj Bellamar.
Al la tria etapo aligxis pliaj partoprenantoj kaj ni revenis al Cancun en
Meksikio de kie jam surtetre daurigis la vojagxon tra 9 landoj de Centra
Ameriko.
Dum 46-taga vojagxo ni veturis buse pli ol 8000 km kaj dum 35 taga pli ol
5300 km. Post Cancun ni vizitis ankorau unu majan urbon en Meksiko – Tulum
kaj daurigis gxis Chetumal.
Post arangxo de vizoj por Belize sekvis vojagxo tra tiu lando al Belize
City kun marekskurso al Caye Kolker por vidi la duan la plej grandan en la
mondo koralbarilon. De Belize City ni vojagxis al Gvatemalo al lago Flores
de kie al la plej granda maja mezepoka urbo – Tikal kun 7 fortikajxoj.
Sekvis busetvojagxo al Honduro al Copan Ruinas, kiuj de sudo fermas
teritorion de mezepokaj majaj urboj. De Copan ni revenis al Gvatemalo kaj
daurigis al Gvatemala Antigua – la malnova cxefurbo de Gvatemalo kun belega
kolonia arkitekturo.
Cxiuj volonte sxipekskursis tra belega lago Antitlan kun rigardoj al tri
gvatemalaj volkanoj kaj vizito en indianaj vilagxoj kaj fama urbeto Panajachel.
En nuna cxefurbo Gvatemala City oni vizitis ne nur la grandan urbon, sed
necesis arangxi salvadorajn vizojn. Tio permesis viziti la cxefurbon El
Salvador kaj ekskursi lau historia itinero vizitante iliajn arkeologiajn
setlejojn kaj la plej faman Tuzmal, gustumi ankau tie lokajn mangxajxojn
kun juko kaj viziti Salvadorajn lagojn kun nebula arbaro. De Salvadoro ni
revenis denove al Honduro al la cxefurbo Teguicigalpa, kie eblis konatigxi
kun religiaj kutimoj de Sankta Semajno i.a. belegaj sablaj tapisxoj kaj
apudan Nacian Parkon La Tigra. De Tegicigalpo ni busveturiss rekte al
Managuo – la cxefurbo de Nikaragvo, de kie per luita buseto al interesa
funkcianta volkano Masaya. Gxi bedaurinde famas de tio, ke indianoj
jxetadis al volkankratero junajn virgulinojn honore al dioj kaj eksa
diktatoro Somoza jxetadis de helikopteroj liajn politikajn malamikojn.
Denove impresis belega kolonia arkitekturo de malnova nikaragua cxefurbo –
Granada.
Buse ni daurigis al urbeto Rivas, de kie sxipe al monto Ometepe sur lago
Nikaragua, kie imponas du grandaj volkanoj. De Nikaragua ni vojagxis al la
oka lando de Centra Ameriko – al Costa Rica. Ni haltis por du noktoj cxe
Pacifika Okeano en belega golfo Playa El Coco, kie eblis sxipekskursi por
vidi martestudojn kaj delfenojn same kiel en meksika Puerto Escondido.
Sekvis busvojagxoj tra belegaj kostarikaj montaroj apud lago kaj funkcianta
volcano Arenal, por haltigi en turisma urbeto La Fortuna.
Fine ni atingis la cxefurbon San Jose. En San Jose varmege akceptis nin
Guido Hernandes Marin kun sia edzino. Ni ankau vizitis malnovan cxefurbon
Cartago, kie ili ambau instruas en Teknologia Instituto. Impresis tie
Baziliko, kiu estas la plej fama katolika pilgrima centro en Costa Rica. Ni
estis akceptitaj ankau en nova domego de Hugo Mora Poltronieri, kiu
instruas Esperanton en Universitato de San Jose. Vojagxante jam al la naua
– la lasta lando de Centra Ameriko - Panamo nia buso haltis survoje en
Sud-Kostarika urbo San Izidoro el General, kie neatendite renkontis nin cxe
la busstacidomo tuta familio de Carlos L.Salazar Alvarado, kiuj regalis nin
per kukoj kaj refresxigaj trinkajxoj. Evidentigxis, ke Costa Rica havas ne
nur ricxajn marbordojn , sed cxefe ricxkorajn esperantistojn. Certe valoras
okazigi internacian simpozion en tiu belega lando por promocii
Esperanto-turismon. Costa Rica estas multekosta por eksterlandaj turistoj,
sed esperantistoj certe kapablos arangxi relative malmultekostan vizitadon.
En Panamo tempo permesis viziti nur faman Kanalon cxe kluzoj Miraflores, la
belan malnovan cxefurbon Panama City kaj historiajn ruinegojn en Panama Vieja.
Fine ricxaj je multegaj impresoj kaj travivajxoj ni revenis el Centra
Ameriko al Europo por prepari sekvontajn vojagxojn.
Andrzej Grzebowski
Internacia Klubo "Esperantotur"
----------------------------------
Renato Corsetti
<renato.corsetti@...>