de: Juan Jacobo Schmitter <juanjsch@...>
Renato en sia senfina g'enado de amerikaj esperantistoj por konvinki ilin,
ke Esperanto estas lingvo amerika kaj en Ameriko en niaj log'landoj ni
devas disvastigi g'in, skribis en la meksika listo:
...> c'u ne eblus pensi pri agado por ke
> > oni agnosku ankau' Esperanton kiel lingvon uzeblan por tiuj
> > ekzamenoj.
Juan respondis:
****************
Jes, mi kredus ke E-on oni povus akceptigi por tiaj ekzamenoj, eventuale
paralele al la rajto ekzamenigxi pri iu ajn lingvo. Ne facilus, sed certe
eblus.
Aliflanke, cxe almenaux unu meksika scienca institucio jam ekzistas la ebleco
ekzamenigxi pri legokapablo de iu ajn lingvo (kondicxe ke oni trovu
ekzamenonton!), inkluzive de E-o. Temas pri mia propra institucio, El Colegio
de la Frontera Sur, ECOSUR (proksimume, "La Akademio de la Suda Landlimo"),
kie
ni havas doktorigan programon pri ekologio kaj disvolvigxo. Vidu:
http://posgrado.ecosur.mx/
ECOSUR postulas de cxiu studento ekzamenojn pri la angla kaj pri alia lingvo,
krom la hispana, kompreneble. Temas pri legokapablo, escepte se la dua lingvo
estas indigxena: en tiu kazo la ekzameno temas pri parolkapablo.
(Ne, gxis nun neniu elektis E-on kiel duan lingvon por la ekzameno - tamen la
programo estas suficxe juna. Jes, esperantisto jam doktorigxis cxi tie, sed
tio
okazis antaux ol ni elpensis ekzamenon pri dua, neangla lingvo.)
Korajn salutojn,
Juan
*****************
Ne necsas komentoj. Gratulojn al Juan!
Renato
----------------------------------
Renato Corsetti
<renato.corsetti@...>