---
Outgoing mail is certified Virus Free.
Elirposxto estas senvirusa.
Checked by AVG anti-virus system (http://www.grisoft.com).
Version: 6.0.708 / Virus Database: 464 - Release Date: 18/06/04
----- Original Message -----
From: Abonu.Com
To: info.tejo
Sent: Wednesday, June 16, 2004 7:14 PM
Subject: tejo-aktuale
| Informa Kanalo Abonu.Com |
___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 142 (17 junio 2004) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo <http://www.tejo.org>; ___________________________________________________________________________ 1. BONA NOVA^JO POR TEJO--PEJ REAKTIVI^GIS!!! 2. ESPERANTISTINO EN EU-PARLAMENTO! 3. ORATORA KONKURSO DE UEA 4. NI TROVU PATRONOJN POR TEJO! 5. FOTOGRAFIA KONKURSO PRI HOMAJ RAJTOJ 6. RAKONTU PRI VIAJ INTERKULTURAJ SPERTOJ! __________________________________________________________________________ 1. BONA NOVA^JO POR TEJO--PEJ REAKTIVI^GIS!!! De la 10-a ^gis la 13-a de junio 2004 okazis la unua kunveno de reaktivigita PEJ (POLA ESPERANTO-JUNULARO)!!! Grava parto de la programo konsistis el diskutoj pri la estonteco de PEJ. Okazis ankau batolado por elekti la novan estraron, kaj laboro pri IJK, kiu en 2005 okazos en Pollando! Rigardu la fotojn ^ce: <http://republika.pl/viavento/aktuale>; ___________________________________________________________________________ 2. ESPERANTISTINO EN EU-PARLAMENTO! La edzino de Georgo HANDZLIK (bardo sen barbo), al multaj konata kiel Margareta estas elektita europa parlamentanino de Pollando! Do, elekti^gis esperantistino! ^Sian retpa^gon vi povas trovi ^ce <http://www.malgorzatahandzlik.com>; kaj tie estas ligo 'esperanto' sub kiu trovi^gas ^sia sinprezento esperantlingva. _____________________________________________________________________________ 3. ORATORA KONKURSO DE UEA En la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino denove okazos Oratora Konkurso por la junularo. Rajtas partopreni nur gejunuloj ^gis 30-jaraj, kiuj ali^gis al la kongreso (kandidatoj devas skribe anonci sin al estrarano Humphrey TONKIN almenau unu tagon antau la konkurso). La ^ci-jaraj temoj estas: (a) Lingva egaleco en internaciaj rilatoj,(b) Libera senpaga kopiado de muziko: Kion fari? (c) Kial lerni Esperanton? Premio: tre valoraj libroj kaj la gajnintoj estos anoncitaj en oficialaj UK-kunsidoj kaj en la revuo "Esperanto". <www.uea.org _____________________________________________________________________________ 4. NI TROVU PATRONOJN POR TEJO! ^Cu vi jam estas preter la oficiala TEJO-a^go sed ankorau sentas vin junulo kaj subtenas TEJO-n? Au ^cu vi konas ne-plu-junajn homojn kiuj interesi^gas pri nia agado kaj volas subteni nin? Por tiaj homoj ekzistas la subten- kategorio "Patrono de TEJO". TEJO-Patronoj ricevas ^ciujn TEJO-perioda^jojn, same kiel TEJO-membroj, kaj ricevas la aldonajn ^gojon kaj kontentecon ke oni subtenas la agadon de la junularo. Por kotiz- kaj aliaj informoj: <www.uea.org> _____________________________________________________________________________ 5. FOTOGRAFIA KONKURSO PRI HOMAJ RAJTOJ La Katedro UNESCO pri Homaj Rajtoj de la Universitato de la Respubliko Urugvajo anoncas fotokonkurson kun la temo "Homaj Rajtoj en la Universala Deklaro". Limdato: la 1-a de oktobro, 2004. Por plena regularo en E-o: <ddhh@...> au en la hispana, angla, portugala au franca vizitu <www.rau.edu.uy/universidad/ddhh/> _____________________________________________________________________________ 6. RAKONTU PRI VIAJ INTERKULTURAJ SPERTOJ! La projekto "Interkulturo" lan^cas konkurson pri la plej interesa interkultura sperto. Lasu viajn rakontojn je la retpa^go <http://www.interkulturo.net/vikio/index/Interkulturaj_Spertoj>; au retpo^stu ilin al la adreso <katja@...>. La gajninto estos anoncita en augusto. La plej bonaj rakontoj estos publikitaj en TEJO-revuoj. _____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>;. La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>;. La ali^go: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>; Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@...>. La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS, Joel AMIS. Tiun ^ci numeron redaktis Joel AMIS.
| http://abonu.com/ Retadreso: demandu@... |
Malabonu Elektu alian kodigon |
---
Outgoing mail is certified Virus Free.
Elirposxto estas senvirusa.
Checked by AVG anti-virus system (http://www.grisoft.com).
Version: 6.0.708 / Virus Database: 464 - Release Date: 18/06/04