de: "Stefano Keller" <kontakto@...>
Pluraj lernantoj trovighas en diversaj regionoj de Peruo: Arequipa,
Trujillo, Cajamarca... Bonegaj bazoj por la plua agado progresiga kiun
pretigas kun lokaj samideanoj Stefano Keller el Svislando.
Dum 2-semajna vojagho en Peruo, li renkontis esperantistojn, informadis pri
Eo. Chefa celo de lia vojagho estis esplori alternativajn eblojn de
turismo. Inter liaj novaj kontaktoj kiuj ekinteresighis pri Eo, estas
chicheronoj kaj aliaj turismaj profesiuloj. Baldauaj prelegoj, enkondukaj
kursoj diversregione en Peruo estas preparataj.
Esperanta versio de komerca retejo perua aperos baldau.
Se vi deziras ekhavi geamikojn el Peruo, vojaghi tien kaj gasti che ili,
tiam alighu al la jahu-grupo de lernantoj-praktikantoj *Peruaj
Esperantistoj*. Via helpo al ilia progreso estas bonvena:
http://groups.yahoo.com/group/peruaj-esperantistoj/
Perua Esperanto-Bulteno:
http://www.geocities.com/amikoj/
Dissendlisto por aktivuloj:
http://groups.yahoo.com/group/esperanto-en-peruo/
Informado pri la agado:
http://www.kontakto.info/Peruaj-esperantistoj.html
----------------------------------
Renato Corsetti
<renato.corsetti@...>