de: Arisbel <arisbel@...>
Mi deamndis:
> Kio pri radio kaj gazetaro en Urugvajo?
Jen la respondo. Por esti respondo el lando, el kiu oni tre malofte au'das
ion, g'i estas mirige bona.
Kiu alia lando amerika (ni ne pensu pri la cetera mondo, kiu certe ne povas
konkurenci) volas kompari sin kun Urugvajo [bonvolu konsideri la malgrandecon]?
Amike
Renato
******************************
Nia rilato kun la gazetaro, de 1992 g'is nun, ekzistis
nur pere de intervjuoj kaj publikigado de niaj invitoj
al kurso de Esperanto.
Pri intervjuoj nun mi memoras aperoj c'e "La
República" (du pag'oj centraj); Revuo Guambia (serc'a
tamen bonintenca; ekzempla s'erco: Unu viro diras al
sia fianc'ino "Mi lernas Esperanton por diri "mi amas
vin" per ses diversaj manieroj". Temis pri la libera
vortordo en la lingvo... Do, la fianc'ino respondis
demandante "Kiom da manieroj por diri vin KORNULO?);
Revuo Tri (tutpag'a); Cuadernos de Marcha (kvar pag'a
pri la rilato inter Humberto Eco kaj nia lingvo).
Niaj komunikoj estis publikigitaj plurfoje de "La
República", "Ultimas Noticias" kaj "El País" (pli
facile estus diri ke neniam la periodaj'o de Opus Dei,
"El Observador").
Ankau' preskau' c'iuj publikigis artikolojn devenintaj
el eksterlando pri Esperanto.
Ankau' intervjuis nin diversaj kaj gravaj
radioprogramoj de "El Espectador", "Radio Sarandí",
"Radio Oriental", "Océano FM", ktp.
(Ankau' mi suspektas ke ene de tiu c'i grupo trovig'as
radioelsendisto)
Anka'u okazis televidaj intervjuoj, mi memoras
"Kalejdoscopio" c'e "Canal 10" (dufoje), kaj ankau'
intervjuo al kamarado Sergio (interna s'erco) c'e la
S'tata Televido.
Rimarku ke preskau' c'iam la iniciato venis de la
komunikrimedoj (mi opinias tion grava).
Ekde la apero de interreto, ni dedic'is c'efe niajn
fortojn por kolekti retadresoj de samideanoj,
interesitoj kaj simpatiantoj ("sudameriko" estas la
pinto de tiu kolekto) kaj propagandi sendepende.
Bone, g'is nun la atingo de mia maljunig'inta memoro.
Mi kore salutas vin.
G'is
R.: El presidente de Uea preguntó sobre las
repercusiones del Esperanto en la prensa uruguaya.
Respondí con lo que recordé momentáneamente. Si quedó
algo para agregar, favor de agregarlo. Nos vemos (o
nos leemos :))
=====
http://www.geocities.com/arisbel/esperanto
----------------------------------
Renato Corsetti
<renato.corsetti@...>