Entrar
¿Nuevo usuario? Inscribirme
chejo · Juventud Esperantista de Chile (CHEJO)
? ¿Ya estás suscrito? Entra a Yahoo!

Consejos

¿Sabías que...?
Podés hacer búsquedas de antiguos mensajes del grupo.

Mensajes

  Mensajes Ayuda
Avanzado
"Indighenaj Amerikaj Popoloj"   Lista de mensajes  
Responder | Reenviar Mensaje #161 de 320 |
Jen nova projekto, kiun ni lanchas en la kadro de la Amerika Komisiono de
UEA. Se vi havas indighenajn komunumojn che vi, bonvolu kontakti la junan
brazilanon Leysester Flores <leysester_sp@...>, kiu estos felicha
helpi vin.

Amike

Renato




Indighenaj Amerikaj Popoloj
--------------------------------------


Kio ghi estas?

La projekto Indighenaj Amerikaj Popoloj, intencas esti spaco, kie estu
disvastigataj kaj favorataj la indighenaj kulturoj de nia kontinento, kaj
favorata la interrilatado inter la diversaj indighenaj komunumoj, uzante
interreton, aliajn maskomunikilojn kaj la internacian lingvon Esperanto.

Kiuj proponas la projekton?

La projekto estas de UEA kaj estas apogata de Amerika Komisiono de Esperanto


Kiuj povas partopreni?

La projekto estas malfermita al chiuj geesperantistoj el la Amerika
Kontinento, kaj ankau al la ne-esperantistoj kiuj volos cxeesti. Nun zorgas
pri la projekto komisiito de la prezidanto de UEA, subtenata de la Amerika
Komisiono. Li starigas la projekton kaj gvidas ghin.

Kiel komencighos la laboro?

- Invitante esperantistojn partopreni, speciale tiujn. kiuj interesighas
pri la indighenaj aferoj.
- Ni havas diskut-liston, kie la interesuloj konstante interkomunikighas:
<llantakuna@...>.
- Ni estas kreontaj ttt-ejo-n, por enmeti informojn pri la diversaj
indighenaj komunumoj (fotojn - tekstojn: rakontojn ankau en la indighenaj
lingvoj) ktp.
- La partoprenantoj el diversaj landoj, estos niaj reprezentantoj en siaj
landoj kaj ili disvastigos la projekton tie. Ili ankau kreos laborgrupon
kaj kune preparos: tekstojn, raportojn ktp. pri la indighenaj komunumoj cxe
si. Poste ili sendos tiujn informojn al ni kaj ni enmetos en la ttt-ejon.
- Tiuj laborgrupoj ankau kontaktos persone, la diversajn indighenajn
komunumojn kaj organizojn kaj proponos la ellernardon de Esperanto kaj la
komunikadon inter si.



Por partopreni kaj scii plu pri la projekto, kaj ricevi hispanlingvan au
portugallingvan version de chi tiu anonco, kiun vi povos sendi al viaj
indighenaj komunumoj, au por proponi traduki ghin al aliaj lingvoj, bonvolu
skribi al:
leysester_sp@...





----------------------------------
Renato Corsetti
<renato.corsetti@...>





Jue, 1 de Jul, 2004 6:46 am

renato.corsetti@...
Enviar correo Enviar correo

Reenviar Mensaje #161 de 320 |
Desplegar mensajes Autor Ordenar por fecha

Jen nova projekto, kiun ni lanchas en la kadro de la Amerika Komisiono de UEA. Se vi havas indighenajn komunumojn che vi, bonvolu kontakti la junan brazilanon...
Renato Corsetti
renato.corsetti@...
Enviar correo
1 de Jul, 2004
7:59 am
Avanzado

Copyright © 2009 Yahoo! de Argentina S.R.L. Todos los derechos reservados.
Política de privacidad - Condiciones del Servicio - Reglas de la comunidad de Yahoo! - Ayuda