---
Outgoing mail is certified Virus Free.
Elirposxto estas senvirusa.
Checked by AVG anti-virus system (http://www.grisoft.com).
Version: 6.0.713 / Virus Database: 469 - Release Date: 30/06/04
----- Original Message -----
From: Abonu.Com
To: info.tejo
Sent: Thursday, July 01, 2004 3:54 PM
Subject: tejo-aktuale
| Informa Kanalo Abonu.Com |
___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 144 (1 julio 2004) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo <http://www.tejo.org>; ___________________________________________________________________________ 1. SLAVIK IVANOV ELEKTI^GAS AL LA UEA-KOMITATO!!! 2. VIA KUNLABORO UR^GE KAJ TUJ BEZONATA POR LA IJK-GAZETARKAMPANJO!!! 3. LA UNUA HISTORIA NACIA KONGRESO DE NEJO 4. ORATORA KONKURSO DE UEA 5. TA-FERIO __________________________________________________________________________ 1. SLAVIK IVANOV ELEKTI^GAS AL LA UEA-KOMITATO!!! La vo^cdonoj estas jam kalkulitaj kaj montri^gis ke Slavik IVANOV, aktivulo de TEJO kaj E@I, eniros la UEA-Komitaton kiel B-Komitatano (komitatano elektita de la individuaj membroj)! Gratulegon, Slavik! Gratulojn ankau al la kvin aliaj B-Komitatanoj hodiau elektitaj: Istvan ERTL kaj Jukka PIETILAINEN (novaj komitatanoj), kaj Amri WANDEL, Marije BELO^SEVI^C kaj LEE Chong-Yeong (re-elektitaj). ___________________________________________________________________________ 2. VIA KUNLABORO UR^GE KAJ TUJ BEZONATA POR LA IJK-GAZETARKAMPANJO!!! Partoprenontoj de la 60-a IJK en Kovrov estas nun ur^ge petataj viziti la pa^gon <http://lingvo.org/xx/4/783>; kaj au preni la pretan version de la gazetarkomuniko en via lingvo, au, se via-lingva versio ankorau ne ekzistas, traduki ^gin en vian lingvon, enmeti viajn datumojn kaj sendi ^gin kun konvena kovroletero al via loka (urba, kvartala, k.a.) ^jurnalo au universitata/lerneja gazeto. Se vi, post kiam vi vizitos la pa^gon, ankorau havas specifajn demandoj, vi povas kontakti Marko LINS (Brusela Komunikad-Centro) <marko.lins@...>. Ni ^ciuj kunlaboru por ke la ^ci-jara IJK estu sukcesega ankau lau publik-informado! _____________________________________________________________________________ 3. LA UNUA HISTORIA NACIA KONGRESO DE NEJO La Nepala Esperanto-Junulara Organizo okazigis sian unuan nacian kongreson en Kathmanduo la 26-an de junio. Partoprenis proksimume 75. La ^cefa gasto estis Prezidanto de Nepala Esperanto-Asocio, S-ro Mukunda Raj PATHIK. En la dua parto de la programo okazis la elekto de nova komitato. 48 gejunuloj partoprenis en dua parto ^car oni devis esti malpli ol 30-jara^ga por esti kandidato kaj elekti siajn deziratajn reprezentantojn. ^Ciuj membroj promesis pli aktive labori por la venonta Azia Kongreso okazonta en Nepalo en 2005. _____________________________________________________________________________ 4. ORATORA KONKURSO DE UEA En la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino denove okazos Oratora Konkurso por la junularo. Rajtas partopreni nur gejunuloj ^gis 30-jaraj, kiuj ali^gis al la kongreso (kandidatoj devas skribe anonci sin al estrarano Humphrey TONKIN almenau unu tagon antau la konkurso). La ^ci-jaraj temoj estas: (a) Lingva egaleco en internaciaj rilatoj,(b) Libera senpaga kopiado de muziko: Kion fari? (c) Kial lerni Esperanton? Premio: tre valoraj libroj kaj la gajnintoj estos anoncitaj en oficialaj UK-kunsidoj kaj en la revuo "Esperanto". <www.uea.org _____________________________________________________________________________ 5. TA-FERIO Dum la cetero de julio, bv. ne atendi la alvenon de TA, ^car la redaktoro estos en Rusio--por la IJK! Do, atendu la reaperon de TA post ^c. monato. Kaj, se vi partoprenos la IJK-on en Kovrov, mi vidos VIN tie!! _____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>;. La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>;. La ali^go: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>; Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@...>. La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS, Joel AMIS. Tiun ^ci numeron redaktis Joel AMIS.
| http://abonu.com/ Retadreso: demandu@... |
Malabonu Elektu alian kodigon |
---
Outgoing mail is certified Virus Free.
Elirposxto estas senvirusa.
Checked by AVG anti-virus system (http://www.grisoft.com).
Version: 6.0.713 / Virus Database: 469 - Release Date: 30/06/04