Jen nova projekto, kiun ni lanchas en la kadro de la Amerika Komisiono de
UEA. Se vi havas indighenajn komunumojn en via lando, bonvolu kontakti la
junan
esperantiston Leysester Flores <leysester_sp@...>, kiu estos felicha
helpi vin.
Amike
Renato
Indighenaj Amerikaj Popoloj
--------------------------------------
Kio ghi estas?
La projekto Indighenaj Amerikaj Popoloj, intencas esti projekto por igi
ameirkajn indighenajn popolojn paroli pri si kaj inter si en la interetna
lingvo Esperanto.
La projekto estas de UEA kaj estas apogata de Amerika Komisiono de Esperanto
Kiuj povas partopreni?
La projekto estas malfermita al chiuj geesperantistoj el la Amerika
Kontinento, kaj ankau al la ne-esperantistoj kiuj volos partopreni. Nun zorgas
pri la projekto komisiito de la prezidanto de UEA, subtenata de la Amerika
Komisiono. Li starigas la projekton kaj gvidas ghin.
Kiel komencighos la laboro?
- Invitante esperantistojn partopreni, speciale tiujn. kiuj interesighas
pri la indighenaj aferoj.
- Invitante esperantistojn alighi al la listo:
<llantakuna@...>.
- Ni estas kreontaj ttt-ejo-n, por enmeti informojn pri la diversaj
indighenaj komunumoj (fotojn - tekstojn: rakontojn ankau en la indighenaj
lingvoj) ktp.
- La partoprenantoj el diversaj landoj, estos niaj reprezentantoj en siaj
landoj kaj ili disvastigos la projekton tie. Esence ili trovos tradukantojn
de kelkaj bazaj informiloj kaj lerniloj al la lokaj indighenaj lingvoj kaj
ili povas traduki al Esperanto tekstojn pri la lokaj indighenaj popoloj.
- Tiuj laborgrupoj ankau kontaktos persone, la diversajn indighenajn
komunumojn kaj organizojn kaj proponos la ellernardon de Esperanto kaj la
komunikadon inter si.
Por partopreni kaj scii plu pri la projekto, kaj ricevi hispanlingvan au
portugallingvan version de chi tiu anonco, kiun vi povos sendi al viaj
indighenaj komunumoj, au por proponi traduki ghin al aliaj lingvoj, bonvolu
skribi al:
leysester_sp@...
aux aligxi al la listo 'llantakuna' per senteksta mesag'o al la listo
<llantakuna-subscribe@...>.
Amike
Renato
----------------------------------
Renato Corsetti
<renato.corsetti@...>