de: "RoSar" <
rosar@...>
Informo:
Alvenis al Bonaero, ekde Europo, Prof. Jose Roberto Arze,
elstara esperantisto bolivia, profesoro en la kariero de
bibliotekologio en la Universitato San Andres de La Paz.
Li partoprenos la Internacian Kongreson de Bibliotekologio
en Bonaera Urbo, kiel specialisto, tre konata pro siaj fakaj verkoj:
"Introduccion a la bibliotecologia" "Manual de Bibliografía"
"La clasificacion decimal de Dewey" "Codigo abreviado de catalogación"
kaj sia "Diccionario biográfico boliviano" en ses volumoj, ktp..
Prof. Arze alvenis rekte el Europo, kie li vizitis UEAn sidejon,
SAT, en Parizo ktp por prezenti sian lastan verkon, eldonitan
en Bolivio: "Malgranda Bolivia Antologio" (La Paz-2004-395 paghoj)
Tiu chi tre grava kaj interesa verko dulingva Esperanto-Hispane kaj foje
Esperanto-Kechue au ajmare, enhavas la artikolojn el la unuaj revuetoj
"Bolivia Revuo" kaj "Bolivia Esperantistoj" iniciitaj en la tempo
de de la vizito de Tibor Sekelj (1948), kaj kelkaj elektitaj pecoj
de Boliviaj verkistoj: poezioj, rakontoj, eseoj kaj paroladoj.
(kaj eble nekonata teksto de Sekelj).
La verko esta jam achetebla che UEA libroservo:
------------------------------------------------------
http://katalogo.uea.org/index.php?inf=7226
Malgranda bolivia antologio. Pequeña antología boliviana. Red. José Roberto
Arze. Antologioj. La kompilinto. La Paz. 2004. 395 pagoj. Prezo: 15.00 ?
Klarigo: Kompilajo de poemoj, prozajoj, eseoj plus materialoj pri la
E-movado en Bolivio
-----------------------------------------------
Prof. Arze donis al ni kelkajn ekzempleron
kaj persone, mi jam tralegis tian rekomendindan libron.
Lau mi ghi povas esti modelo de verko por konatigi en Esperantujo la
historion de la esperanto movado de sudamerikaj landoj
kaj literaturo ne tradukita.
Vera unua kontribuo al projekto LITERATURO
de Amerika Komisiono.
http://www.ameriko.org/
------------------------------------------------------------
Ni ricevis prof. Arze en la sidejo de Bea Bonaero,
kie li dum la semajno prelegos pri sia verko.
---
Informis R.Sartor, AEL-sekretario.
----------------------------------
Renato Corsetti
<
renato.corsetti@...>