Luis Casas, ekhavis tre interesan ideon pri Andaj Kongresoj. Lia mesag'o
sekvas c'i-sube.
Certe tiuj kongresoj povos esti utilaj por igi la movadon en la andaj
landoj iom pli konkreta. La landaj asocioj en C'ilio kaj Kolombio kaj
Venezuelo estas nun c'iuj tre malfortaj. La esperantistaroj en Ekvadoro,
Bolivio kaj Peruo estas en ankorau' pli heroa stato.
Mi pensas, ke ni devos multe pli labori por disvastigi Esperanton en la
andaj landoj kaj por organizi la esperantistojn tie.
En tiu spirito la andaj kongresoj povas certe helpi por doni al la
gvidantoj bonajn ekzemplojn el najbaraj landoj kaj por instigi
inters'ang'ojn de spertoj.
La diskuto pri ili estas malfermita inter la esperantistaroj de la
koncernaj landoj.
Amike
Renato
***************
de: Luis Casas <esperantobog@...>
********************************************************************************\
*
Saluton, samideanaro!
Kiom da konvinkitaj esperantistoj ne placxus cxeesti universalan kongreson?
Multaj! Sed la multekosteco estas la plej netranspasebla bariero. Krome,
tiuj universalaj kongresoj cxiam estas tro foraj.
Do, kial ne krei la Andaj Kongresoj? Eble cxiu tri jaroj?
Kiel avantagxo, ekzistas aùtobusa kompanio nomita Ormeño, kiu unuigas
Sudamerikon de Argentinio gxis Venezuelo.
Kun abunda bonvolo de ni cxiuj la anda-anoj, la unua lando por inaùguri
tian heroajxon povus esti Peruo. La inkaa lando havas landlimojn kun
Cxilio, Bolivio, Ekvadoro kaj Kolombio; ververe gxi egaldistancas koncerne
la andaj landoj.
Se ni ne volas daùrigi estante nevideblaj, ni devas integri nin por akiri
forton kaj rispektinda vocxon antaù la mondo. Peruo kaj la ceteraj andaj
landoj havas la lastan vorton!
Esperantiste,
Luis Casas
kunordiganto "Centro Cultural de Esperanto". Bogoto - Kolombio.
Saluton, samideanaro!
----------------------------------
Renato Corsetti
<renato.corsetti@...>