---
Outgoing mail is certified Virus Free.
Elirposxto estas senvirusa.
Checked by AVG anti-virus system (http://www.grisoft.com).
Version: 6.0.775 / Virus Database: 522 - Release Date: 08/10/04
----- Original Message -----
From: Abonu.Com
To: info.tejo
Sent: Wednesday, October 13, 2004 4:10 AM
Subject: tejo-aktuale
| Informa Kanalo Abonu.Com |
___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 149 (2 oktobro 2004) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo <http://www.tejo.org> ___________________________________________________________________________ 1. SUKCESA GAZETARKAMPANJO DUM VELURA SEZONO! 2. VENIS TEMPO REVIVIGI LA TEJO-PA^GARON! 3. ARTIKOLO PRI IJK BEZONATA POR "ESPERANTO"! 4. E@I BONVENIGAS VIAJN PROPONOJN 5. KONTAKTOJ PRI HOMAJ RAJTOJ, TERORISMO 6. TEJO SER^CAS VOLONTULON! ___________________________________________________________________________ 1. SUKCESA GAZETARKAMPANJO DUM VELURA SEZONO! La 11-an ^gis la 19-a de septembro en la apudmara krimea urbo Jalto (Ukrainio) kolekti^gis bardoj (inter ili la ^ciam populara Jomo) kaj muzik^satantoj por "Velura Sezono--Internacia Muzikfestivalo". Pro sukcesa gazetarkampanjo (organizita de Kontakto-redaktorino ^Jenja ZVEREVA) aperis artikoloj en pluregaj ukrainiaj amaskomunikiloj, kaj lokaj kaj tutlandaj. Sed, plej grave, ICTV (unu el la tutlandaj ukrainaj televidkanaloj) faris tutlandan elsendon pri la aran^go! La TV-kameraisto e^c filmis la gejunulojn dum viva elmontro de "La Bamba"! Por pliaj detaloj kaj originalaj cita^joj skribu al ^Jenja ZVEREVA <kontakto@...> ___________________________________________________________________________ 2. VENIS TEMPO REVIVIGI LA TEJO-PA^GARON! E^ceI, internacia laborgrupo kaj faka sekcio de TEJO, planas renovigi la TEJO-retejon. ^Car uzantoj de tiu ^ci pa^garo estas ankau vi, ni volus audi viajn komentojn pri kio mankas/devas esti ^sangita au aldonita. Por tiu ^ci celo viki-pa^go <http://www.tejo.org/vikio/TEJO-Retpa^garo> estis kreita. Ankau eblas sendi viajn proponojn retpo^ste <ttt@...>. Ni antaudankas vin por via kunlaboro! E@I-teamo _____________________________________________________________________________ 3. ARTIKOLO PRI IJK BEZONATA POR "ESPERANTO"! ^Cu vi scias ke ankorau NENIU verkis artikolon pri la IJK en Rusio por la oficiala revuo de UEA "Esperanto"? Karaj IJK-partoprenintoj, ni ^gustigu tion! Ni kaptu la okazon reklami IJK-ojn pere de la plej vaste legata E-revuo! Kontaktu <revuo@...> _____________________________________________________________________________ 4. E@I BONVENIGAS VIAJN PROPONOJN La teamo de E@I (E^ceI) tre ^gojos ricevi viajn opiniojn, proponojn por aliaj projektoj de E@I(www.ikso.net). Se vi havas ideojn, kion refari, plibonigi, au vi scias pri eventualaj interesaj novaj projektoj (rilate al Esperanto kaj Interreto), skribu al <ttt@...>. Dankon! _____________________________________________________________________________ 5. KONTAKTOJ PRI HOMAJ RAJTOJ, TERORISMO Ankorau ne tro malfruas kontribui al la 5-a numero de Kontakto kiu temos pri HOMAJ RAJTOJ/RIFU^GINTOJ/DIKTATORECOJ/TOTALISMO--limdato: 10-a de oktobro. Kaj jam ser^catas artikoloj por la 6-a numero kiu temos pri TERORO/TERORISMO (inkluzive de hejma teroro/perforto)--limdato: 20-a de oktobro. Certe esperantistoj havas multajn opiniojn pri tiuj ^ci temoj--do ekverku! Sendu ^ciujn kontribuojn al <kontakto@...> _____________________________________________________________________________ 6. TEJO SER^CAS VOLONTULON! TEJO invitas vin kandidati^gi por la posteno de TEJO-volontulo en la CO de TEJO en Roterdamo. La volontulo devas preti labori dum 8 ^gis 18 monatoj. La nova periodo de volontulado komenci^gu en novembro au decembro 2004. Plenaj detaloj legeblos en TEJO Tutmonde 2004:4--au mesa^gu al <oficejo@...> kopie al <estraro@...> _____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>. La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>. La ali^go: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo> Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@...>. La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS, Joel AMIS. Tiun ^ci numeron redaktis Joel AMIS.
| http://abonu.com/ Retadreso: demandu@... |
Malabonu Elektu alian kodigon |
---
Outgoing mail is certified Virus Free.
Elirposxto estas senvirusa.
Checked by AVG anti-virus system (http://www.grisoft.com).
Version: 6.0.775 / Virus Database: 522 - Release Date: 08/10/04