de: "Marko Naoki Lins, Brusela Komunikadcentro" <mnlins@...>
Bv. konsideri plusendon al via nacia E-retlisto
-----
Estimataj, karaj,
Por promovigi la Zamenhofan tagon eblas fari gazetaran komunikon au informi
viajn lokajn gazetojn pri la tago.
Rimarko: tio estas specimeno de komuniko, do se via grupo faras ion
eksterordinaran, ne hezitu tion mencii en via adaptita komuniko.
Mi ege aprezus se vi pretus traduki ghin nacilingven, kaj sendi en via urbo.
Bv. sinanonci antaue che Marko (marko.lins CXE lingvo.org)
Koran dankon Dafydd ap Fergus Direktoro BKC
---
[Bv. traduki chion de chi-sube ghis la fino]
NIAURBO celebras Mondan Tagon de Esperanto Diskutinda solvo por lingva
problemo
GAZETARA KOMUNIKO DE NIAURBA ESPERANTO ASOCIO
TT/12/2004. La Monda Tago de Esperanto, la 15an de decembro 2004, estas
festo de lingva egalrajteco kaj neuxtrala multlingvismo. Ankaux en NIAURBO
la tago estas celebrata. "Estas la tago por montri la ricxecon de Esperanto
kaj kuragxigi NIAURBANOJN lerni gxin," diras ANTAUNOMO FAMILINOMO, de la
NIAURBA ESPERANTO ASOCIO. [La grupo invitas siajn membrojn kaj interesitojn
al la Esperanto-tago la xx-an de decembro 2004 al EJO, ADRESO]
"Ni volas interparoli sen lingvaj barieroj. Sed en multaj landoj cxiam pli
kaj pli nur la angla lingvo estas uzata, tiel ke parolantoj de aliaj lingvoj
estas en malavantagxa pozicio. Tio ne estas justa," diras FAMILINOMO.
Esperanto-parolantoj celas konservi cxies gepatran lingvon, kaj proponas la
uzon de neuxtrala Esperanto en la internaciaj rilatoj.
"Esperanto estas parolata en cxirkaux 120 landoj," diras FAMILIONOMO. "Gxi
ne posedas komplikajn regulojn kun multaj esceptoj." Esperanto dum la lastaj
jaroj renkontis kreskantan intereson. "Ekzistas rok- kaj popmuziko en
Esperanto, infanoj povas legi bildstriojn kiel 'Asterikso' [rimarko: uzu en
via nacilingva versio eventuale aliajn en via lando pli konatajn
bildstriojn]. Ankaux originala literaturo abundas en Esperanton. Okazas
ankaux amaso da arangxoj por Esperanto-parolantoj dum la tuta jaro,"
certigas FAMILIONOMO.
Volonte vi povas ekkontakti ANTAUNOMO FAMILIONOMO kaj inviti al persona
intervjuo: ANTAUNOMO FAMILIONOMO, STRATO, POSXTKODO, URBO, TEL, RETADRESO
Pli da informoj:
http://www.esperanto.net kaj aldonaj informoj pri Esperanto: RETEJO DE VIA
NACILINGVA GHISDATE VERSIO [rimarko: kopiu adreson el:
http://www.lingvo.org/xx/3/250]
----------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>