Jen la lasta bona novaj'o el nia franca amiko Francisko Simonnet.
Kiu cetera estas faranta ion pri la Socia Forumo Esperanto en Portalegro en
venonta januaro?
Memoru ke la Amerika Komisono havas apartan komisiiton pri tio, Jose
Antonio Vergara, <jovergaola@...>. Kontaktu lin, se vi kiel mi
pensas, ke la Esperanto-movado devus esti inde reprezentata tie, kaj ke la
amerika Esperanto-movado tute aparte devus trovi motivon pri fiero pro la
reprezentig'o tie.
Alia lingvo eblas!
Amike
Renato
***************
de: <sociforespe@...>
dato: Thu, 11 Nov 2004 17:57:17 GMT
temo: LIBERO POR LA LINGVOJ : kunveno en Porto Alegre; ekfunkciigo de pagharo
La asocio LIBERO POR LA LINGVOJ, kiu celas arigi chiujn Esperantistojn kaj
Esperanto-amikojn dezirantajn labori sur la kampo de la Sociaj Forumoj kaj,
pli vaste, labori por respektado al chies lingvoj (kio sen iom vasta uzado
de Esperanto ja ne eblas), do interalie
atentigadi pri Esperanto tiujn, kiuj diversajn lingvojn volas defendi,
alighis al la Monda Socia Forumo okazonta en Porto Alegre en la venonta
Januaro, kaj proponis en ties programon kunvenon kun titolo "Savi la
diversecon de la lingvoj de la mondo", "Salvar a diversidade das linguas do
mundo", "Préserver la diversité des langues du monde", "Save the diversity
of the languages of the world" (antaudankon al vi por tradukado en pliajn
lingvojn!).
Chiujn Esperantistojn kaj Esperanto-amikojn ni alvokas al aligho (la
minimuma pago por alighokotizo estas 20 eurooj au egalo; oni pagu pli
multon, se oni povas; se por vi au vialandanoj tiu minimumo estas tro alta,
sciigu tion al ni; jaraj kotizoj ne estos).
Pli grave kaj pli urghe, ni petas vian helpon por la kunveno en Porto
Alegre (se vi partoprenos tie en la MSF, nepre nin sciigu!), ankau per
tradukado dum ghi, per trovo de taugaj paroladontoj, per trovo de aliaj
organizajhoj (ankau ne Esperantistaj) pretaj kunaranghi la aferon.
Ni petas helpon ankau de tiuj el vi, kiuj ne veturos al Porto Alegre nek
povos alimaniere helpi por la tiea kunveno, interalie en tradukado de
tekstoj kaj per prizorgado de nia elektronika pagharo, sed ankau per fondo
de lokaj laborgrupoj kaj per aliaj manieroj.
Nian elektronikan pagharon ni hodiau kreis; ghi en la nuna momento enhavas
nur unu paghon en Esperanto kaj en la lingvo franca, kaj ankorau ghi ne
mencias Esperanton (kio eble estas pli bona por allogi ne-Esperantistojn :
kion pri chi tio vi opinias ?). Se vi havas spertojn pri aliaj gastigantoj
de senpagaj pagharoj, sciigu tion al ni, char iquebec ne shajnas al ni
tejhhnike tre kontentiga!
En la demandaro por aligho al la MFS, oni postulis mallongan formon de la
nomo. Ni respondis :"LILI". Chu vi havas opinion pri ties taugeco (ni povus
shanghi ghin) ? Simile, chu vi shatus proponeti, ke al nia pagharo ni donu
alian nomon ? (chu eble : "LIBERO" ? sed oni memoru, ke ghi ne celos nur
konantojn de Esperanto; chu : "LILI" ?...) ["sociforespe" memoras pri
la unua nomo intencita por la asocio, nome "Esperanto che la Sociaj
Forumoj"; la shangho de la nomo neniom signifas intencon rezigni pri la
celo, kiun tiu unua nomo indikis.]
Ni petas, ke vi diskonigu la ekziston de la asocio kaj de ties pagharo, kaj
chion pri la kunveno en Porto Alegre chi-supre anoncita. Korespondu kun ni
prefere per la adreso : "sociforespe @ wanadoo.fr [sen liberaj spacoj
chirkau la "@"]!
Kun antaudankoj kaj sinceraj salutoj.
----------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>