al: <amerika-komisiono-de-UEA@yahoogroups.com>
de: José Antonio Vergara <joseav@...>
Karaj komisionanoj,
ghojinde Brazila Esperanto-Ligo pere de sia Tria Sekretario kaj KKS Marcelo
Stoduto alighis al la V Monda Socia Forumo (PortoAlegro, januaro 2005), kio
estas enorma pasho antauen kompare al antaua neglekto al MSF.
Cele al tio mi kontaktis la koncernajn estraranojn de BEL jam antau kelkaj
semajnoj. Kadre de la Forumo ghis nun aperas la jenaj proponoj flanke de
E-komunumaj partoprenontoj:
I.. en la akso "Defende la diversecojn, pluralecon kaj identecojn" (entute
180 proponoj)
1. BEL : "Esperanto : vivopova solvo al babelismo"
http://www.inscricoesfsm.org.br/content/index.php# , kun jenaj parolontoj :
Marcelo Stoduto, César Dorneles Soares, Jorge Reinaldo Zaghetto, Jimes
Vasco Milanez, José Antonio Vergara. Lau la priskribo, temos pri rondtablo
kaj diskutforumo pri la rolo de Esperanto por "harmoniigi" la lingvojn de
la mondo.
2. Libero por la lingvoj : "Savi la diversecon de la lingvoj de la mondo"
http://www.inscricoesfsm.org.br/content/index.php#
II. en la akso "Komunikado : kontrauhegemonia praktiko, rajtoj kaj
alternativoj" (entute estas 90 proponoj)
1. BEL : "La rolo de Esperanto kiel peranto por lingva egaleco"
http://www.inscricoesfsm.org.br/content/index.php# , kun jenaj parolontoj :
Marcelo Stoduto, Carlos de Farias, César Dorneles Soares, Maria da Glória
Teixeira, Gayer Nilce, Maria Rodrigues. Fakte ghi estas prezentita kiel
enkonduko al Esperanto kaj ties movado kaj kulturo.
Estus bone ankau provi enmeti proponojn ankau en la aksojn "Homaj Rajtoj
kaj digno por justa kaj egaleca mondo" kaj "Survoje al la konstruado de
demokratia monda ordo kaj integrigho de la popoloj".
Ni devas chi-foje zorgi pli serioze informi pri niaj arangho kaj inviti
neesperantistojn al ili. Ankau ni devas esti tre atentaj koncerne aliajn
atelierojn, diskutforumojn, ktp kie la lingva problemo kaj nia alvoko al
LINGVA DEMOKRATIO povus trovi komprenantojn.
Lau la sugesto de s-ro Lunazzi, ni esploras la eblon lui budon por Esperanto
komunan al BEL, UEA kaj SAT.
Amike,
José Antonio Vergara
komisiito pri MSF
----------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>