de: esperanto@...
Jen Ghoiga novajho:
Okaze de mia vizito al Ushuaia, Fajrolando, en la suda Patagonio, mi sukcesis
kunveni kun nia S-no Segio Carlos Rodriguez <sergiorodriguez@...>,
kaj je lia deziro disvastigi kaj instrui la lingvon en la urbo, mi proponis
ke li estu la Delegito de AEL kaj instruisto de la nova oficiala "Argentina
Esperanto Lernejo"; do oni decidis starigi chi tie la "Ushuaia
Esperanto-Rondo".
La nova rondo, bezonas materialon por instruado, librojn por biblioteko,
kaj almenau unu PIV. Tamen danke al la kursoj en la reto, jam estas grupeto
de entuziasmuloj kiuj komencos lerni.
Sergio, kvindekjarulo, konis Esperanton kiel infano, kaj esperantighis en
Mar del Plata en la jaroj 1967-68, estis membro de Argentejo kaj iam de
UEA. Nun li pretas realighi, char danke al la reto, li estas bone
informata, kaj
tre bone mastras la lingvon.
Ni ambau, en kontakto kun skoltoj kaj junulaj Turismaj Gvidistoj, disvastigis
kun sukceso la ideon, ke ni bezonas lerni Esperanton kiel alternativan
internacian
lingvon al la angla. Kaj ankau la Patagonia Universitato interesighis pri
la afero.
Ushuaia, la plej suda urbo de la mondo, estas nur vizitata de miloj da
turistoj
de la tuta mondo, multaj el kiuj vojas al la Antarkto, nur mil kilometrojn
pli sude.
Kaj la jhurnaloj informas pri proksima vizito de entreprenistoj kaj turistoj
el Chinio... kun kiuj ni chiam esperas paroli en Esperanto.
Do, bv. kontaktu la novan Rondon, ne nur por gratulo kaj kuraghigo sed
ankau por helpo lau nia kutima s-na kunfratigho.
Jen adreso de "Ushuaia Esperanto Rondo":
Prof. Sergio Carlos Rodriguez
"Ushuaia Esperanto Rondo"
Strato Albatros 168 (Barrio Los Morros)
AR 9410 - USHUAIA
Tierra del Fuego - Argentina.
Salutas vin, el Ushuaia, la plej suda urbo de la mondo, en Fajrolando,
Roberto Sartoro
Sekretario de AEL.-
----------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1,
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>