Karaj geamikoj,
vi eble memoras pri la siatempa kampanjo de UEA por kolektado de subskriboj
por la Manifesto 2000 de Unesko. Tiam la kampanjo estis tre sukcesa kaj UEA
estis inter la unuaj NeRegistaraj Organizaj'oj, kiuj kolektis pli da
subskriboj.
Tamen la kolektado de la subskriboj dau'ras dum la tuta Jardeko por Kulturo
de Paco, tio estas g'is la jaro 2010.
Pro tio estas ree malfermita la ebleco rete subskribi la Manifeston 2000 en
la pag'aro www.uea.org (sekvu la indikojn: uea interne, agadkampoj,
projektoj, manifesto 2000).
Estos ankau' eble, c'efe se vi havas lokan grupon au' se vi partoprenas
landan kunvenon, peti stoketon da paperaj ekzempleroj de la Manifesto por
kolekti subskribojn, kiujn vi poste devas sendi al UEA.
Petu tiujn stoketojn c'e <uea.unesko@...>.
Amike
Renato
----------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>