Gratulojn, Lilia! Ni provos imiti vin, sed la afero ne estas facila!
Amike
Renato
*********************************************
de: "Esperanto" <esperanto@...>
Informo pri Esperanto-tago en Paragvajo.
Esperanto rapide kaj firme antaueniras en Paragvajo. Kauze de ne ebla
sendado de informoj pere de interreto, Prof. Lilia Samudio, telefonis
informante pri la festo de Esperanto-tago en Yataití-del-Norte, -200 kmt-oj
norde de Asuncion, kapital-urbo de Paragvajo, kie shi loghas kaj laboras en
entrepreno.
Dum shi povos sendi fotojn kaj aliajn informojn pere de ordinara poshto,
shi petis ke mi informu ke shia laboro vere sukcesas kaj estas granda
entuziasmo inter esperanto-gelernantoj.
Shi kun aliaj kunulinoj -Cynthia Cardozo kaj Luz D. Ortiz, -chiuj iniciitaj
en la jaro 2003, fare de Deolinda Vera Lopez-, fondis "Esperanto-Centron"
en Yataití del Norte, kaj instruas Esperanton ech en publika lernejo.
Do ili festis Esperanto-tagon, brile kaj pompe. Shi rakontis ke oni donis
"Atestojn" al kelk cento da gelernantoj, multaj el kiuj jam finighis ian
superan kurson kaj estas kapablaj verki en Esperanto kaj instrui. Dum la
festo oni faris eksposizion de la tuta esperanta materialo donita al la
"Centro de Esperanto": libroj, revuoj, sonkasedoj, KD, vidbendo Mazi... Ili
intencas fondi oficialan PARAGVAJA ESPERANTO-ASOCIOn (au LIGOn) por alighi
al UEA kaj partopreni en la Tutmonda Esperanto-Movado. Preskau chiuj devus
alighi al TEJO.
En Januaro, shi vojaghos kun grupeto de esperantistoj al PORTO ALEGRE por
partopreni al la SOCIA FORUMO kaj sperti kaj taksi kapablon komunikighi
pere de Esperanto, kun internaciaj esperantistoj kiuj planas vojaghi al
Porto Alegre.
Shi atendas vojaghi al Asuncion por legi shian retposhtojn, do sendu viajn
mesaghoj al:
paragvajaj-esperantistoj@yahoogroups.com
liliesperanto23@...
liliesperanto23@...
Vi povas skribi al: S-ino LILIA SAMUDIO / strato Tte.Insfran Nº 148 C -
Artigas / Bº Tablada / NUEVA ASUNCION - PARAGUAY.-
[El Buenos Aires, informas R.Sartor]
----------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>