Almenau' amerikanoj informig'u pri tio, kion faras aliaj amerikanoj!
Amike
Renato
******************************************************
de: "Sandra Burgues" <sburgues@...>
Ekstraordinara kunveno de la Urugvaja Historio pri Medicino, 14ª de
decembro, 2004; pri Esperanto kaj Medicino.
La Unua preleganto, Sro. Lech Kubiak, ambasadoro el Pollando en Urugvajo,
donacis nin tre interesan paroladon pri Zamenhof mem, kaj la evoluo de
Esperanto en Polando, li mem bedauxris ne paroli Esperanton, sed li diris
paroli la hispanan, francan, anglan, nederlandan kaj italan, kaj esprimis
deziron iam eble povi lerni Esperanton.
Li ecx donis adreson de pola mezlernejo kie oni instruas Esperanton por ke
ni kontaktu ilin, kaj rakontis pri la afero ke dum la internacia libro-foiro
en Montevideo, la pola budo estis proksime al la budo de la Urugvaja
Esperanto Societo, kaj oni informis al li ke la kunlaboro inter ambaux estis
bonega.
Ankaux, kiel suprizo por la esperantaj partoprenantoj, li diris, ke
anstataux li, ni devus inviti la cxefepiskopon el Montevideo, Sro. Janusz
Bolonek kiu estas pasia esperantisto.
Li diris ke en la jaro 1963 la Pola Esperanta organizajxo havis 5 milionojn
da membroj tra la tuta lando, sed nuntempe, en la "globeca mondo", la nombro
estas bedauxrinde multe pli malgranda, kaj ke hodiaxue la pola juneco
preferas cxefe koni unue la anglan, poste la germanan, francan aux la
hispanan, kaj kelkaj aliaj, kaj nur tre malmultaj pasiaj junuloj lernas
Esperanton.
Ankaux per la prelego de la direktorino de la Museo de la Parolo, Srino.
Ingrid Rodríguez Fontes, estis tre agrable koni cxiujn la eblojn por ecx
helpi progresi Esperanton en nia lando per radio. Museo de la Parolo
apartenas al SODRE, tiu estas la nacia servo de radio kaj televido de nia
lando, kiu apartenas al la Ministerio de Eduko kaj Kulturo. La vocxo de L.
Zamenhof kaj de I. Lapenna estos oficiale parto de la Museo de la Parolo
ekde venontjare, nune jam komencis la burokratajn pasxojn tiucele. Tiu
Museo, estas nekutima Museo, oni vizitas gxin, ne por tusxi aux vidi
ajxojn,sed por auxdi. La povo de la parolo estas la cxefa ilo de tiu Museo.
En la retpagxo de la Museo
(http://www.mec.gub.uy/sodre/MuseodelaPalabra/MuseodelaPalabra.htm) oni
povas vidi la nuntempan liston de la malsimilaj personecoj de kiuj oni havas
vocxojn en malsimilaj lingvoj kune kun la respektivaj biografioj. Same tiel
okazos por Zamenhof kaj Lapenna, kaj tiamaniere Esperanton ankaux estos
parto de la lingva kolekto de la Museo. Ankaux, Museo de la Parolo havas
semajnan radioinformprogramon, cxiu jxaudo de 21:30 gxis 21:45 en Radio CX
6 de SODRE, kie oni informas pri la vocxoj ekzistantaj en la Museo kaj oni
elsendas la respektivan vocxon kaj oni parolas ankaux pri la biografio..
Pri Esperanto kiel utila komunikilo Srino. I. Rodriguez Fontes sxatis kaj sxi
mem informos laux kion sxi ricevis de nia kunveno, en cxiutaga radio
programo de radio AM libre 14.10 kie sxi ankaux laboras en programo
"Juramento Hipocratico" (Jxuro Hipokrata), de 21 a 22 h.
Kaj kiel la plej bona novajxo, cele aktivigi la instruadon de Esperanto en
nia lando, sxi oferis al ni la eblon prezenti kurson de Esperanto per radio,
en SODRE, cxar laux sxia sperto, cxiuj la lingvaj kursoj per tiu radio estas
tre sukcesaj, ne nur pro la granda kvanto da interesantoj, sed cxefe cxar
cxiuj finigxas la kurson kaj faras la finan ekzamenon. Tiel mi nun profitas
demandi al la legantoj de cxi tiu raporto: cxu jam ekzistas internaciskale
iun modelon de radio kurso tradukita al kelkaj lingvoj?, aux iu libro kaj
materialo speciale preparita tiucelen?.
La aliaj prelegoj temis cxefe pri la rilato de medicino kaj Esperanto, kaj
cxefe suprizis al la ne esperantistaj partoprenantoj, kaj al la nuna
prezidanto de la Societo Urugvaja Historio pri Medicino, Dro. José M.
Ferrari, ili ne sciis ke fakte Esperanto evoluas kaj ke reale funkcias tiel
bone.
La kunveno finigxis per prelego de Ivo Lapenna, elsendita pere de KD
eldonita de Fondajxo Ivo Lapenna. Por cxi tiu eblo ni speciale dankas al
Srino. Birthe Lapenna el Danio kiu sendis la KDojn. Kaj ankaux ni speciale
dankas al Sro. Bart Ruigrok el Vlaardingen (Nederlando) por lia kunlaboro
sendante la vocxon de Zamenhof eldonita de ELNA.
Amike, Sandra Burgues
SODRE signifas: Servicio Oficial de Difusión, Radiotelevisión y Espetáculos.
(Oficiala Servo de Informado, Radio-televido kaj Eventoj)
----------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>