Entrar
¿Nuevo usuario? Inscribirme
chejo · Juventud Esperantista de Chile (CHEJO)
? ¿Ya estás suscrito? Entra a Yahoo!

Consejos

¿Sabías que...?
Podés cambiar el orden de los mensajes. Simplemente hacé clic en el enlace de columna fecha. Tus preferencias se guardarán, por lo tanto no necesitarás hacerlo otra vez cuando vuelvas a entrar.

Mensajes

  Mensajes Ayuda
Avanzado
Tago de gepatraj lingvoj   Lista de mensajes  
Responder | Reenviar Mensaje #201 de 320 |
Karaj listanoj,

kiel mi jam skribis al la membroj de la subkomitato pri eksteraj rilatoj,
pasintan semajnon mi prezentis al la oficejo de Unesko, kiu zorgas pri la
celebrado de la tago de la gepatraj lingvoj, 21-a de februaro de c'iu jaro,
la afis'ojn, kiujn vi trovas en kelkaj lingvoj c'e:
<http://uea.org/informado/gepatralingvotago.html>.
Ili estas pretaj por elpresado kaj utiligado. Vi trovas ilin ankorau' en
malmultaj lingvoj. Se via lingvo ne estas inter tiuj, kiujn vi trovos tie,
bonvolu kontakti Dirk Bindmann, <dirk_bindmann@...>, por vidi kiel eblas
refari la afis'on en via lingvo.

La reago de la oficejo de Unesko estis tre pozitiva kaj kurag'iga, por ke
ni disvastigu tiujn afis'ojn kaj la c'i-suban deklaron okaze de la tago kaj
nepre informu la nacian Unesko-komisionon.

Cetere la disvastigo de tiuj afis'oj (ebla dum la tuta jaro) utilas por
forigi la pretekstan klarigon ofte renkontatan: mi ne s'atas Esperanton,
c'ar vi volas forigi c'iujn lingvojn kaj anstatau'igi ilin per Esperanto.

Bonan laboron

Renato Corsetti

************************

Deklaro de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago de la
Gepatra Lingvo, 21-a de februaro 2005

La Esperanto-movado partoprenas ankau chi-jare la festadon de la Internacia
Tago de la Gepatra Lingvo, gvidatan de Unesko, kiu chi-jare aparte altiras
la atenton de chiuj je la brajla skribo kaj je la signolingvoj.

Tiuj formoj de komunikado ankau estas esprimoj de apartaj grupoj, kiuj ghis
nun estis multe ignorataj. Same ignorataj estas multaj lingvoj, ne
apartenataj al ekonomie au politike fortaj grupoj. Ni reasertas per la tuta
forto, pri kiu ni disponas, ke politiko de komunikado kaj evoluigo, kiu
estas indiferenta kaj ofte rekte malamika al la lokaj lingvoj, kondamnas al
perforta kaj antautempa formorto la plimulton de la lingvoj de la mondo kaj
la kulturojn kunligitajn al ili.

Ni alvokas al chiuj registaroj de chiuj landoj kaj al chiuj homoj sekvi la
rekomendojn de Unuighintaj Nacioj, de Unesko kaj de la plej elstaraj
pensuloj, kiuj agnoskis, ke neniu reala edukado eblas per fremda lingvo,
kiel lauvorte diris Gandi.

La internacia lingvo Esperanto estas lingvo por uzado nur en intenaciaj
rilatoj kiel neutrala maniero komuniki sen altrudo de la propra
mond-rigardo al la aliaj homoj. Tial ghi protektas la pluekziston de la
gepatraj lingvoj, kies funkcion ghi ne celas transpreni, kiel daure faris
tra la tuta historio kaj ankorau nun faras naciaj lingvoj, kiam ili estas
uzataj por internaciaj rilatoj.

Pro tio la Esperanto-movado festas kune kun Unesko la Internacian Tagon de
la Gepatra Lingvo, kiu estu ankau okazo por festi la samvalorecon de chiuj
lingvoj kaj de chiuj kulturoj kaj la internacian komunikadon surbaze de
egaleco kaj reciproka respekto.


Renato Corsetti
Universala Esperanto-Asocio

----------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>





Lun, 31 de Ene, 2005 2:39 pm

renato.corsetti@...
Enviar correo Enviar correo

Reenviar Mensaje #201 de 320 |
Desplegar mensajes Autor Ordenar por fecha

Karaj listanoj, kiel mi jam skribis al la membroj de la subkomitato pri eksteraj rilatoj, pasintan semajnon mi prezentis al la oficejo de Unesko, kiu zorgas...
Renato Corsetti
renato.corsetti@...
Enviar correo
31 de Ene, 2005
3:05 pm
Avanzado

Copyright © 2009 Yahoo! de Argentina S.R.L. Todos los derechos reservados.
Política de privacidad - Condiciones del Servicio - Reglas de la comunidad de Yahoo! - Ayuda