Entrar
¿Nuevo usuario? Inscribirme
chejo · Juventud Esperantista de Chile (CHEJO)
? ¿Ya estás suscrito? Entra a Yahoo!

Consejos

¿Sabías que...?
Podés hacer búsquedas de antiguos mensajes del grupo.

Mensajes

  Mensajes Ayuda
Avanzado
Vizito de Prof. Selten al Kuba Esperanto-Asocio   Lista de mensajes  
Responder | Reenviar Mensaje #203 de 320 |
de: "Kuba Esperanto-Asocio" <kubesp@...>

KUBA ESPERANTO-ASOCIO
GAZETARA KOMUNIKO 02/2004
-----------------------------------

Prof. Reinhard Selten vizitas la sidejon de Kuba Esperanto-Asocio

Prof. Reinhard Selten, Nobel-premio pri Ekonomiko 1994, Membro de la Honora
Patrona Komitato de Universala Esperanto-Asocio, kiu estis invitita
partopreni la 7-an Renkontigon de Ekonomikistoj pri Tutmondigo kaj
Problemoj de Evoluo, (Havano, de la 7-a gis la 11-a de februaro), vizitis
hierau kun sia edzino la sidejon de Kuba Esperanto-Asocio kaj renkontigis
tie kun estraranoj de KEA kaj aliaj aktivuloj.

La neformalan renkontigon partoprenis i.a. s-ro Julián Hernández Angulo,
prezidanto de KEA; s-ro Alberto Fernández-Calienes Barrios, generala
sekretario; s-ino Maritza Gutiérrez González, estrarano de UEA pri Landa
kaj Regiona Agado kaj ankau estrarano de KEA; d-ino Albania Duthil Álvarez,
estrarano de KEA kaj s-ro Alberto Rodríguez Pineda, direktoro de la CO de KEA.

Dum la preskau duhora renkontigo, oni informis al Prof. Selten pri la cefaj
atingoj de la asocio dum la lastaj dudek kvin jaroj kaj pri estontaj
planoj. Prof. Selten siavice informis pri sia partopreno en la 7-a
Renkontigo de Ekonomikistoj pri Tutmondigo kaj Problemoj de Evoluo kaj la
multaj kontaktoj kun kubaj kaj alilandaj fakuloj.

Gesinjoroj Selten, post semajnfina ferio en la okcidenta regiono de la
lando, reflugos lunde al Germanio.

2005-02-11
Alberto Fernández-Calienes Barrios
Generala Sekretario

Fotoj troveblas ce:
http://www.esiss.co.cu/esperanto/jajabokubo.htm




----------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>





Sáb, 12 de Feb, 2005 3:02 pm

renato.corsetti@...
Enviar correo Enviar correo

Reenviar Mensaje #203 de 320 |
Desplegar mensajes Autor Ordenar por fecha

de: "Kuba Esperanto-Asocio" <kubesp@...> KUBA ESPERANTO-ASOCIO GAZETARA KOMUNIKO 02/2004 ... Prof. Reinhard Selten vizitas la sidejon de Kuba...
Renato Corsetti
renato.corsetti@...
Enviar correo
12 de Feb, 2005
3:04 pm
Avanzado

Copyright © 2009 Yahoo! de Argentina S.R.L. Todos los derechos reservados.
Política de privacidad - Condiciones del Servicio - Reglas de la comunidad de Yahoo! - Ayuda