La projekto "Esperanto por paco" de la Instituto de Esperanto (Cordoba,
Argentino) estas de hodiau nun unu el la projektoj de la Jardeko por
Kulturo de Paco
de UN/Unesko. Ghin oni trovas che: http://www.unesco.org/cp.
La celo de la projekto estas kontribuo al la Kulturo de Paco per faciligo
de komunikado, interkomprenigho kaj amikeco inter la popoloj de chiuj
landoj, rasoj kaj sociaj klasoj.
Ni instruas Esperanton rete, http://www.institutoesperanto.com.ar, char la
internacia lingvo estas bonega ilo por plenumi tiun celon.
La Instituto de Esperanto estis akceptita en la retejo de Unesko kiel
aganto registrita en la kadro de Universala Esperanto-Asocio, kiu estas
partnero de Unesko por la Jardeko por Kulturo de Paco.
----------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>