de: "Matheus Artioli Firmino" <mateo_eo@...>
"Karaj geamikoj, Saluton!
Mi estas Mateo, 22-jara studento pri Medicino en Ribeirão Preto (San Paulo,
Brazilo), kie mi logxas.
Estas alventinta la horo pli-fortigi nian esperantistan movadon en nia
kontinento! Sudameriko ja havas kondicxojn fari belan agadon, komence pere
de altkvalitaj renkontigxoj de Esperanto! Cxiuj niaj potencoj, gxis nun iom
kasxitaj, devas ja krevi! Laux la ekzemploj de la agemaj euxropanoj, ni
faru almenaux similan mirindan Esperantumadon!
Nu, reprezentante BEJOn (Brazila Esperantista Junulara Organizo), mi havas
grandan inviton al Vi. Cxiujare, en Julio, okazas la Brazila Kongreso de
Esperanto, 4-taga kongreso, al kiu iras homoj de la tuta lando, kaj ofte de
eksteraj landoj. Paralele al tiu BKE, en la sama kongresejo, okazas la
BEJO-Kongreso, kiu konsistas el prelegoj, laborstudoj, ludoj, amuzigxoj, ktp.
La kotizo al Vi, eksterlandanoj, estas nula, t.e, la aligxo estas tute
senpaga, kaj Vi samrajtas komunan logxejon, k.a.
En cxi tiu jaro, 2005, la BKE okazos en "Porto Alegre" (Gxoja Haveno),
cxefurbo de la sxtatlandero "Rio Grande do Sul", la plej suda de la lando.
Gxi estas, sekve, suficxe proksima de najbaraj sudamerikaj landoj,
speciale, Urugvajo, Argentino kaj Paragvajo. Tiel, mi varme invitas Vin
partopreni tiun kongreson, tre interesan, kaj kies etoso estas agrablega.
Tamen, mi havas des pli interesan inviton: viaj kontribuoj estos tre
bonvenaj. Mi respondecas pri la programeroj en BEJO-Kongreso.
Estos tre interese por cxiuj ni, se Vi, najbaraj samideanoj, venos kaj
sinprezentos en nia placxa Kongreso. Cxu vi interesigxas program-kontribui?
Mi tute mindisponigas arangxi la detalojn! Skribu al mia ret-posxto
(mateo_eo@...), kaj ne maltrafu tian oportunon!
Cetere, kiel mi skribis, nun estas la horo montri al la tuta mondo la
kapablojn de nia popolo. Tiu kongreso povos signifi la ekon de ecx pli
interesaj interlandaj arangxoj! Cxio dependas de Ni!
Mi kore antauxdankas, kaj atentas vian reagon!"
Fratajn Brakumojn,
Mateo
Ribeirão Preto - SP
Brazilo
----------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>
-----------------------------------