Karaj amerikaj listanoj,
unu kroma projekto, pri kiu mi petas vian helpon, estas la iama projekto
Indighenaj Dialogoj. Oni devas nun konstati, ke la projekto en tiu formo
apenau plu funkcias. Ankau mallongan vivon havis la projekton komencitan en
ameriko nur pri amerikaj indighenoj.
Aliflanke la temaro pri evoluo de indighenoj kaj
indighenaj popoloj estas chiam pli aktuala en UN, Unesko kaj ghenerale en
la koncernaj landoj kaj en la mondo.
Respondante nuntempe la demandarojn de UN kaj Unesko al NeRegistaraj
Organizajhoj, inkluzive de UEA, oni chiam trovas demandon pri tio, kion via
organizajho faras por indighenoj.
En ameriko mem trovighas pluraj tre sukcesaj projektoj pri instruado ankau
pere de indighenaj lingvoj.
Mi kredas, ke indas relevi la agadon komencitan de la iamaj "Indighenaj
Dialogoj" en malpli ambicia formo sed en formo daure farebla fare de
esperantistaj aktivuloj, chefe de tiuj loghantaj en landoj kun indighenaj
grupoj.
Tiuj, kiuj interesighas labori sur chi tiu kampo, eventuale ech gvidi la
tuton, bonvolu kontakti min.
Amike
Renato
----------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>
-----------------------------------