de: "Instituto Esperanto" <esperanto@...>
Nia kurso relative bone progresas. La nombro de vizitantoj estas
pli ol 30 chiutage. La Fina Ekzameno (havebla nur por hispanparolantoj
kaj portugalparolantoj) ekzistas de la komenco de la kuranta jaro. Gxis nun
enskribigxis 39 lernantoj. El tiuj 7 respondis, kaj 6 pasis la ekzamenon.
La Instituto ankoraux ne estas kontenta pri cxi tiu rezulto. Gxi planas
aldoni aliajn ekzercojn
kaj ankaux korektantojn por la lernantoj, kiuj bezonas la apogon de
instruisto.
ttt-adreso de la kurso www.institutoesperanto.com.ar
----------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>
-----------------------------------