Entrar
¿Nuevo usuario? Inscribirme
chejo · Juventud Esperantista de Chile (CHEJO)
? ¿Ya estás suscrito? Entra a Yahoo!

Consejos

¿Sabías que...?
Podés hacer búsquedas de antiguos mensajes del grupo.

Mensajes

  Mensajes Ayuda
Avanzado
Gazetara Komuniko pri la Universala Kongreso   Lista de mensajes  
Responder | Reenviar Mensaje #218 de 320 |
La komisiito de UEA pri informado pretigis la jenan mesag'on:

Bv. traduku, eventuale adaptu al lokaj bezonoj kaj kutimoj kaj disvastigu
tiun cxi gazetaran komunikon al gazetoj, radioj ktp en lokoj de kie
esperantistoj partoprenos al la Universala Kongreso. Se vi sendas gxin al
lokaj gazetoj kaj aldonas kontaktadresojn de kongresontaj esperantistoj,
bv. unue kontakti ilin kaj demandu ilian permeson. Ankau individuaj
kongresanoj mem povas sendi la komunikon al sia loka gazeto au alia
amaskomunikilo. La teksto estas uzebla ankau tuj post kiam kongresano venas
hejmen. Oni rajtas adapti la tekston lau la lokaj bezonoj kaj kutimoj.
-----------------------------------------

Esperantistoj de tuta mondo al Vilno

Gazetara komuniko

TT/MM/JJJJ. Pli ol 2000 esperantistoj al 60 landoj, inter ili PLENA
NOMO el VIAURBO iros cxi-jare al la litovia cxefurbo Vilno por
partopreni la 90an Universalan Esperanto-Kongreson de xxx ghis xxx
julio. Cxi-jare pasis 100 jaroj post la unua internacia kongreso de
esperantistoj, kiu okazis en Boulogne-sur-Mer en Francio en 1905.
Post tio la kongreso okazis cxiu-jare krom dum militoj. La temo de la 90-a
Esperanto-kongreso estas Universalaj Esperanto Kongresoj ? 100 jaroj de
interkultura komunikado. Esperanto, la internacia lingvo publikigita en
1887, strebas gxuste al senpera komunikado inter kulturoj kaj homoj de plej
diversaj kulturoj kaj mondkonceptoj. Dum 100 jaroj la 90 universalajn
Esperanto-kongresojn partoprenis pli ol 165 000 esperantistoj el tuta
mondo. Pasintjare la kongreso estis en Cxinio kaj venontajre gxi okazos en
Italio. Esperanto-kongresoj estas tre aparta tipo de internacia kongresoj.
Krom oficiala tema programo okazos multaj teatraj prezentoj, koncertoj,
renkontigxoj kun esperantaj verkistoj kaj liberaj renkontigxoj de
esperantistoj.

La kongreso estas granda manifesto de la esperantlingva kulturo. Ankau la
premioj de la plej grava literaturkonkurso en esperanto estas disdonitaj
tie. Grava programero estas ankau fakaj renkontigxoj de plej diversaj
fakuloj, de kat-amantoj kaj radioamatoroj gxis sciencistoj kaj katolikoj.
Krome esperantistoj konatigxas kun la kongresa lando per turismaj ekskursoj
kaj havas ankau eblecon iomete lerni la litovan lingvon. Esperanto
renkontis kreskantan intereson dum la lastaj jaroj, interalie pro gxia
neutraleco rilate al la vaste uzataj naciaj lingvoj, kaj ankau pro la
eblecoj, kiujn la lingvo ofertas. Esperanto estas parolata en cxirkau 120
landoj. Gxiaj uzeblecoj varias de literaturo originala kaj tradukita al
vojagxado kaj senpaga tranoktado cxe aliaj esperantistoj, kiu aligxas al la
reto de gastigantoj.

Tiu cxi komuniko povas esti senpage represata ankau kun redakciaj sxangxoj.
Pli da informoj pri la kongreso kaj Universala Esperanto-Asocio.
http://www.uea.org/kongresoj/uk_2005.html
Vi povas kontakti ANTAUNOMO FAMILIONOMO kaj inviti al persona
intervjuo: PLENA NOMO, STRATO, POSXTKODO, URBO, TELEFONO, RETADRESO.

Kontakto: VIALANDAASOCIO, STRATO, POSXTKODO, URBO, TELEFONO,
RETPOSXTO,
http://HEJMPAGXO DE VIA ASOCIO

Aldonoj informoj pri esperanto: RETEJO DE VIA NACILINGVA GXISDATE
VERSIO rimarko: kopiu adreson el http://www.lingvo.org/xx/3/250 au
http://www.uea.org/informado/ghisdate/index.html
--
Jukka Pietiläinen
<jukka.p @ esperanto.fi> sen spacoj
http://www.uta.fi/~tijupie/
**************************************




----------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>
-----------------------------------





Vie, 24 de Jun, 2005 1:17 pm

renato.corsetti@...
Enviar correo Enviar correo

Reenviar Mensaje #218 de 320 |
Desplegar mensajes Autor Ordenar por fecha

La komisiito de UEA pri informado pretigis la jenan mesag'on: Bv. traduku, eventuale adaptu al lokaj bezonoj kaj kutimoj kaj disvastigu tiun cxi gazetaran...
Renato Corsetti
renato.corsetti@...
Enviar correo
24 de Jun, 2005
5:41 pm
Avanzado

Copyright © 2009 Yahoo! de Argentina S.R.L. Todos los derechos reservados.
Política de privacidad - Condiciones del Servicio - Reglas de la comunidad de Yahoo! - Ayuda