Granda pas'o en la g'usta direkto en Rusujo!
Gratulojn al la la estraraoj de REU kaj REJM!
Renato
el la listoj: "E-rus-informoj" <esperanto-rus-informoj@yahoogroups.com>,
<rejm@yahoogroups.com>
de: "Andrej Grigorjevskij" <andrej@...>
temo: REU kaj REJM unuigxas
REU kaj REJM unuigis la membrarojn
==============================
La komitato de Rusia Esperantista Junulara Movado kaj la estraro de Rusia
Esperantista Unio interkonsentis ekde la novembro 2005 unuigi siajn
membrarojn. Cxiuj cxi-jaraj membroj de REJM, kiuj ne estas
samtempe REU-membroj, ricevos la membrokartojn de REU por 2005. Kaj ekde la
1-a de januaro de 2006, cxiuj membroj de REU, kiuj agxas malpli ol 31
jarojn, estos auxtomate konsiderataj membroj de REJM.
Por efektivigi tion, REJM jure igxos junulara sekcio de REU, laux la sama
modelo kiel TEJO estas junulara sekcio de UEA.
Sed praktike REJM restas memstara organizo, kun propra statuto kaj apartaj
financoj. Gxian komitaton elektos nur la membroj de REJM, kaj tiu komitato
portos la plenan respondecon pri la agado de la organizo. La REU-estraro
garantiis plenan respekton al tiu memstareco.
La estraro de REU alvokas al cxiuj siaj membroj helpi reaktivigi Rusian
Esperantistan Junularan Movadon.
La Estraro de REU
La komitato de REJM
------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>
-------------------------------------