Temas pri unu el la plej interesaj revuoj aperantaj rete. Renato
----
La Amikeco estas retgazeto tusxanta junularan Esperanto-movadon, diversajn
kulturojn kaj aliajn amuzajxojn. Gxi estas redaktata kune de junaj esperantistoj
cxefe el Koreio, Cxinio, Vjetnamio, Japanio kaj iuj aliaj landoj.
La Amikeco naskigxis en vintra renkontigxo inter la esperantistoj vjetnamaj,
koreaj kaj japanaj okazinta en Vjetnamio je fino de 2003. En la renkontigxo, oni
decidis lancxi retgazeton por informi pri aktivado de azia junulara
Esperanto-movado kaj samtempe montri diversajn originalajn kulturojn.
Farante La Amikeco -n, ni ankaux celas plisolidarigi la junajn esperantistojn,
kaj allogi novulojn. Ni ankaux deziras aligxon de aliaj samideanoj al redakcio
de La Amikeco por ke gxi aperu pli superba.
Ni penas eldonis La Amikeco -n en cxiu dua monato. Oni povas legi gxin laux jena
adreso: <http://www.la-amikeco.net/>www.la-amikeco.net , aux klaki la butonon
"Abonilo" en gxia cxefpagxo por aboni gxin. Aboninte, oni ricevos la retgazeton
per sia retposxto.
Redakcio de La Amikeco
----
------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>
-------------------------------------