de: "Jonathan" <jonathan.moylan@...>
Bonvolu antauxsendi cxi tiun mesagxon al landaj listoj kaj interesotoj.
===
De antaux kelkaj jaroj, UNICEF (la UN-sekcio pri infanoj) havas retejon
kie junuloj povas doni sian vocxon, cxe www.unicef.org/voy (Voices of
Youth - Vocxoj de Junuloj). Gxi ekzistas en kelkaj lingvoj, kaj nun gxi
ankaux enhavas diskut-fadenon en Esperanto!
Kiel junulo mem (mi havas 17 jarojn), mi
cxiam trovis la retejon interesa kaj unu el la plej bonaj iloj renkonti
junulojn de la tuta mondo kaj diskuti kun ili.
Se vi estas juna aux vi konas junulon, vizitu la pagxon sube kaj
antauxsendu gxin al viaj junaj amikoj! Se suficxaj junuloj membrigxas
kaj partoprenas, ni povos havi apartan sekcion en Esperanto kaj traduko
de la tuta pagxo en
Esperanto.
Vizitu:
http://tinyurl.com/dhmub
Amike via,
Jonathan Moylan
Novkastelo, Auxstralio
------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>
-------------------------------------