*********************************************************
INFORMITALE 69
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
*********************************************************
Universala Kongreso 2006 - Florenco
MALMULTEKOSTAJ LOGXEJAJ OFERTOJ DE LA LKK
Studenta logxejo, Via Maragliano cxe via Lulli.
Komfortaj dormocxambroj kun bazaj mebloj kaj kuirforneto, sed sen kuiriloj.
1,5 km de la kongresejo. Matenmangxo ne inkluzivigita!
Loko en cxambro: unupersona 45 EUR, dulita 28 EUR.
Studenta logxejo, Via Maragliano cxe via Lulli.
Mendebla ankaux rekte cxe <kongresoj @ co.uea.org> au' en www.uea.org.
- - -
Ostello Gallo D'Oro, 104, Via Cavour
Placxaj cxambroj kun necesejo kaj dusxejo interne (aux tuj apude, privata),
de 2 gxis 6-litaj, kun matenmangxo, littukojn, dek minutojn piede de la
kongresejo. Bona etoso.
Loko en cxambro: du/tri-persona 32.00 EUR, plurpersona 29.00 EUR.
- - -
Ostello Della Gioventu' Villa Camerata 2/4, Viale Righi
Plurpersonaj cxambroj (dividaj laux sekso - aux miksitaj nur je specifa
peto) kun necesejo je cxiu etagxo, matenmangxo kaj littukoj, je dek minuta
distanco de la kongresejo buse (buso 17, halto "Salviatino").
Ankaux kampadeja spaco, cxu per propraj rimedoj - tendo, ruldomo aux
veturdomo - cxu rezervante liton en tendo de la ejo mem.
Loko en cambro: plurpersona 17,50 EUR.
Loko en tendo kvarpersona:.14.00 EUR.
Propra tendo (malgranda): 7.00 EUR + 7.00 po persono.
Propra tendo (granda),ruldomo au' veturdomo: 14.00 EUR + 7.00 po persono.
Kaze de troa mendado vi povos ricevi lokon en alia similpreza kaj
samkvalita junulargastejo.
- - -
Hotel Savonarola, Belaj cxambroj kun necesejo, matenmangxo, dek minutojn
piede de la kongresejo,
Loko en duobla cambro: 32.00 EUR.
* * *
Por mendi cxambron bonvolu indiki vian nomon, retadreson, kongresan
numeron (KN) kaj UEA-kodon. Post la elekto de via preferata solvo kaj
kalkulo de la koncerna prezo, pagu al UEA aux al la kasisto de LKK,
posxta konto 37312204, Federazione Esperantista Italiana,
Via Villoresi 38, 20143 Milano. (la kongresano devas aldoni ankau'
la bankajn aux posxtajn kostojn.). Kiel daton de mendoricevo oni
konsideras la daton de la ricevo de la pago.
Se la tagoj de via restado ne samas kun tiuj kongresaj bonvolu
tion indiki klare!
Pro organizaj kialoj ni invitas cxiujn mendi antaux la komenco de julio.
Pri malmendoj kaj kunlogxado validas la reguloj de la UEA-mendilo.
* * *
Korespondu kun Cristina de Giorgi <chriss @ sirius.pisa.it>.
***************
Pliaj informoj pri la UK cxe:
www.ukflorenco2006.it au
<informoj@...>.
*********************************************************
Informitale
Itala Esperanto-Federacio - <fei@...>
Itala Esperantista Junularo - <iej@...>
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>
-------------------------------------