Saluton homoj!
Finfine pretas informoj pri la KARAVANO DE UK AL IJK!
Nune ekzistas du eblecoj:
1. vojagxo transmara - en memzorga grupo, sed kun fiksa kosto
2. vojagxo surtera - per komuna buso, sed kosto dependas de nombro de
vojagxontoj
Cxiuj detalaj informoj trovigxas cxe:
http://esperanto.blahus.cz/uk-ijk-2006/
Cxiuj IJK-partoprenantoj, kiuj cxeestos ankaux la UK-n,
estas invitataj viziti gxin!
Nun venas periodo, dum kiu oni volas ekscii pri tio, kiom da homoj
sxatus kunvojagxi. Sekvontsemajne oni laux tio planas decidi, cxu kaj
kiuj el la proponataj vojagxoj efektivigxos. Tial, ne prokrastu kaj
MONTRU VIAN INTERESON TUJ! Instrukcioj trovigxas cxe la supra adreso.
La respondeculo, kiu pretigis la pagxaron kun cxiuj informoj pri la
ekzistantaj eblecoj, kolektas nomojn de interesigxantoj kaj estas
kontaktebla por respondi ajnajn demandojn estas:
Marek BLAHUSx
uk-ijk-2006@...
------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>
-------------------------------------