de: "Detlev Blanke" <dblanke.gil@...>
Esperantologia Konferenceto planata por la TEJO-Kongreso en Sarajevo:
Kiaj bezonoj por Interlingvistiko kaj Esperantologio?
Interlingvistiko kaj esperantologio estas multe pli ol nur (teda) akademieca
fako. Chi tiuj disciplinoj klopodas science (ne nur lingvistike, sed ankau
historiografie kaj sociologie) priskribi la fenomenon de planlingvoj kaj de la
lingvo kaj movado Esperanto. Kutime relative malmultaj esperantistoj
interesighas pri tiuj temoj, kio estas bedaurinda. Tiuj fakoj riskas malaperi,
se novaj/junaj fakuloj ne okupighas prie. La celo de la unua Esperantologia
Konferenceto kadre de la 62 Internacia Junulara Kongreso en Sarajevo (2006)
estas fari enkondukon en la gheneralan problemaron de esperantologio kaj
interlingvistiko, diskutigi ghiajn bezonojn kaj atendojn kaj fari eventualajn
konkludojn kaj rekomendojn al la Esperanto-movado, el la vidpunkto de junaj
esperantistoj. Estus tre bone se kelkaj partoprenantoj de la IJK povus konkrete
kontribui, chu per prelegeto, chu per diskuto. La konferenceton enkondukos kaj
gvidos la svisa esperantisto Andreas Künzli (*1962), kiu en la 1980aj jaroj es
tis la redaktoro de la revuo TEJO-TUTMONDE, estrarano pri Landa Agado kaj
vicprezidanto de TEJO kaj kiu mem partoprenis plurajn IJK-jn. Li shatus veki che
la juna generacio de esperantistoj la intereson pri esperantologio kaj
interlingvistiko.
La Esperantologia Konferenceto okazos jhaude, la 10an de augusto 2006,
posttagmeze (15h-17h) en IJK Sarajevo.
Rimarko: Se vi povus publikigi tiun anoncon ne nur en la kongreslibro, sed ankau
anticipe, chu en TT, chu en via retujo, estus tre bone. Char mi daure serchadas
ev. kontribuontojn, ghis nun bedaurinde sensukcese.
------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>
-------------------------------------