Saluton!
Okazos en la urbo Charqueada/SP (180 km de la ĉefurbo San-Paŭlo) de la
7a ĝis la 11a de januaro 2010 (provizore) la Novjara Renkontiĝo de
Brazila Esperantista Junulara Organizo, kiu ankaux bonvenigus alilandanojn.
La urbeto (nur kun ĉirkaŭ 15 mil enloĝantoj) estas
ĉirkaŭita de belega naturo, kie ni certe havos tempon promeni kaj
ekskursi. Gxi trovigxas 180 kilometroj for de la urbo São Paulo (norden) kaj
proksime de urboj mezgravaj kiel Piracicaba, Rio Claro kaj Limeira.
La ideo estas havi aranĝon por ke la junaj esperantistoj havu taŭgan
ejon por amuziĝi kaj esperantumi en neformala etoso (por tiu iom pli
formala ni havas BEJK-n kaj BKE-n).
Kelkaj junuloj jam de tempo demontris volon partopreni mojosan kaj ĝenerale
jun-stilan aranĝon. Do, tiu estas alvoko al vi junulo kiu volas ne nur
paroli pri e-o en e-o, sed amuziĝi diversmaniere en e-o kaj koni aliajn
interesajn junulojn, "homojn kaj hominojn". Jen bonega okazaĵo. Ni atendas
vin.
Oni antaŭvidas lui bieneton por ke ni havu bonegan etoson por esperantumi
kune. La pokapa kotizo estos ĉirkaŭ 50 realoj. Tamen, tiu kotizo estas
provizora, cxar ni sercxadas apogantojn (t.e. la urbodomo, maljunaj
esperantistoj, ecx la kaso de BEJO) por iom kovri la kostojn.
La surloka organizanto (Guilherme) bezonas scii kiom da homoj interesiĝas
partopreni tian distran aranĝon. Do informu al ni konfirmante ke vi iras
(aux montru intereson, aux petu informojn) per bejoesperanto @ yahoo.com.br, por
ke oni povu lui taŭgan lokon por la koncerna nombro de interesiĝantoj.
Pli da detaloj aperos baldaŭ. Estu atenta al la ret-paĝo de BEJO:
http://bejo.esperanto.org.br
Dankegon,
Felipe Queiroz
Gxenerala Sekretario de BEJO