Entrar
¿Nuevo usuario? Inscribirme
chejo · Juventud Esperantista de Chile (CHEJO)
? ¿Ya estás suscrito? Entra a Yahoo!

Consejos

¿Sabías que...?
Podés cambiar el orden de los mensajes. Simplemente hacé clic en el enlace de columna fecha. Tus preferencias se guardarán, por lo tanto no necesitarás hacerlo otra vez cuando vuelvas a entrar.

Mensajes

  Mensajes Ayuda
Avanzado
[Fwd: Januaro 12a 2001 * Esperanto Koresponda Servo * Listo de resp   Lista de mensajes  
Responder | Reenviar Mensaje #39 de 320 |


-------- Original Message --------
Asunto: Januaro 12a 2001 * Esperanto Koresponda Servo * Listo de
respondintoj *
Fecha: 12 Jan 2001 03:57:19 GMT
De: enrike@... (Enrike)
Organización: AOL http://www.aol.com
A: esperanto-l@...


Januaro 12a 2001 * Esperanto Koresponda Servo * Listo de respondintoj *

Cxi tiu mesagxo per la angla kaj esperanto. Informoj cxe la fino.

This message in Esperanto and English. Conditions at end.

******

NOTU: Se vi sendas ret-posxto al mi, NEPRE metu EKS aux iun esperantan
vorton cxe la temlinio. Mi ricevas multege da rubajxo kaj mi forjetas
la nekonatajn mesagxojn.

NOTE: If you e-mail me, please INCLUDE EKS or any Esperanto word in
the subject line. I receive tons of junk mail, and I must remove the
unknown messages.

******

Listo de esperantistoj sercxantaj esperantistajn korespondantojn.
Por partopreni en la listo de februaro 9a, 2001, bonvolu sendi vian
korespondpeton antaux februaro 5a, 2001.

List of Esperantists searching Esperantists penpals.
To participate in the list of February 9th, 2001, please send your
request before February 5th, 2001.

Adresoj de EKS TTT pagxoj:
EKS WWW page adresses:

http://members.aol.com/enrike/ekspeto.htm (listo, nur Esperanto)
http://members.aol.com/enrike/ekseo.htm (Esperanto)
http://members.aol.com/enrike/eksang.htm (English)
http://members.aol.com/enrike/ekscas.htm (Castellano - Español)

======================= Mia Pagxo ==============================

Esperanta pagxo de Enrique: (esperante, hispane, kaj angle)
Eeo.8k.com (http://eeo.8k.com)

Gxi estas dedicxita al hispan- kaj angl-parolantoj kiuj volas scii
pri Esperanto kaj volas lerni kaj praktiki Esperanton. Bonvolu doni
la adreson al viaj amikoj kaj konatuloj.

La pagxo havas 2 "disketojn" por lerni Esperanton, unu por hispan-
parolantoj, alia por angl-parolantoj. Ambaux disketoj havas
legajxoj per esperanto kiu tauxgas por esperanta praktikado
ankaux por parolantoj de aliaj lingvoj.

Se vi estas komencanto, elsxuto la disketon por plia studado.
Kopiu kelkajn disketojn por ke viaj amikoj lernu Esperanton.


Novajxoj!!! http://eeo.8k.com/Esper03e.htm

=========================== Listo komencas ===========================

Martyna AMBROZAITE
Vilniaus 17a-45
LT-5420 Kursenai
Litovio

Ret-adreso: amartyna@...

TTT pagxo: http://www.geocities.com/martynambro/

Mi estas 9 jara knabino hejme parolanta Esperanton.
Mi lernas pianon en muzika lernejo.

Interesoj: muziko, danco, hundo, desegnado, vojagxo.

Mi volas retposxte aux papere korespondi kun
similagxaj infanoj tra la mondo.

******

Sylvain EFU
BP: 80692
Lome, Togo

Ret-adreso: sylvainefu@...

Mi estas 24 jara togolanda frauxlo. Mi estas studento pri juro.
Mi logxas en Lomé, la cxefurbo de Togo.

Mi parolas france, angle, germane kaj Esperante.

Interesoj: literaturo, vojagxado, kaj amikeco.
Mi verkas poemojn kaj novelojn.

Mi sxatus paperposxtan kaj retposxtan korespondadon.

******

Mehadaja Vahabat
24-26, Fajr lane, Namjoo street,
Rasht, Gilan, Iran

Ret-adreso: chaparroom@...

Mi estas 30 jara, viro, komencanto.

Interesoj: kino, literaturo, filozofio.

Mi deziras korespondi pri "Interna Ideo".

******

Maggiorino BORIO
Frazione San Sebastiano N°48
Fossano (CN)
Italio

Ret-adreso: maggiorino.borio@...

Mi estas 60 jara komencanto.
Mi laboras kiel diplomita elektrotekniko.

******

John KREBS
Spring, Texas, Usono

Ret-adreso: krebst@...

Mi estas 37 jara frauxlo, komencanto.

Interesoj: legi (nune historio, eseoj, ne-fiksio),
muziko, kino, lingvoj. Mi volas havi novajxoj el aliaj landoj
kaj komuniki kun alilanduloj pri siaj cxiutagaj vivoj.

Mi komprenas hispanan lingvon, iomete portugalan, iomete francan.

Spring estas urbeto norde de Houston.

******

Silvio CAVALCANTI
P.K. 523
CEP 12201.970
Sao Jose dos Campos - SP Brazilo

Ret-adreso: verdalumo@...

TTT pagxo: http://verdalumo.vila.bol.com.br/

Mi estas 45 jara frauxlo, mezlernanto.
Mi laboras en budo kiu vendas librojn.

Interesoj: filozofion, literaturon, ekologion, homajn rajton.

Mia urbo estas proksime al granda urbo San Paulo, inter la
montaro kaj la maro, kun 600 mil da logxantojn. Estas industria
urbo kun tri aroj de industrioj: automobilaro, aerveturilaro
kaj aerspaciaro.

******

Chad STONE
453 Greenwood Ave. NE Apt. 1
Atlanta, Georgia 30308-1711
Usono

telefono: 404-876-6741

Ret-adreso: midtownCHAD@...
TTT pagxo: www.conterra.com/chad

Mi estas 25 jara geja frauxlo en Atlanta, la cxefurbo de
la usona sxtato Georgio. Mi laboras kiel tradukisto,
gxenerale de la skandinavaj lingvoj en la anglan.

Interesoj: lingvoj (precipe Esperanto, la islanda, la aliaj
skandinavaj, kaj la franca), muziko (Tori Amos, the Cure, Fleetwood
Mac, Dixie Chicks), libroj (fikcio kaj nefikcio, precipe biografioj),
brigxo, internaciaj aferoj, lingvistiko, matematiko, kaj vojagxo.

Mi sxatus paperposxtan kaj retposxtan korespondadon.
Vizitado eblas. Mi vojagxas ofte.

******

Richard BONHOMME
Parizo, Francio

Ret-adreso: bonhomme.richard@...

Mi estas 35 jara, kuracisto-kardiologo. Mi estas sportisto.
Mi logxas en la centro de Parizo.

Interesoj: lingvoj (esperanta, latina, greka
--antikva kaj moderna), lingvistiko, artoj (beletro, kino)

Mi sxatas vojagxi, ecx se tion cxi, pro mia profesio, mi faras
nur de tempo al tempo.

Mi deziras konatigxi kun samideanoj el la Grekio, Turkio,
Maroko aux alia araba lando, Israelo, ecx se tiuj samideanoj
ne logxas nun en sia propra lando.

******

Julia POUGATCH
183032 Murmansk,
prosp.Kolskij 10-845
Rusio

telefono: 8152-236724

Ret-adreso: gala@...

Mi estas 18 jara komencantino. Mi lernas en la kolegio kaj esperas
igxi turisma direktoro.

Interesoj: muziko, mi ludas akordionon, volonte dancas, lernas lingvojn.
Mi parolas litove, ruse, ukraine, iomete angle, nun studas la finnan
lingvon.
Mi sxatas ankaux vojagxi, sed mankas rimedoj por longaj vojagxoj,
do tio estas nur revo.

Murmansk estas proksime de norda Finlando.

******

HURUKAWA Masahiro
Sasebo, Japanio 857-1153

Ret-adreso: akvo@...

Mi estas 48 jara, edzigxinta viro kaj havas 4 gefilojn.

Interesoj: ekologio, maro, vivantajxoj en maro, kajako, pentra arto.

Mi sxatas promeni sur maro per propra kajako.
Mi tre sxatas legi librojn (precipe pri vojagxo) kaj ofte vojagxas.
Mi scias esperanton ekde antaux 15 jaroj, sed estas komencanto.
Mi deziras korespondi kun kiu interesigxas pri maro, aux pri naturo.

Mi logxas en Sasebo kiu situas 60 kilometrojn norde de Nagasaki.

******

Annette KIJAS
Nagelschmiedstr.31,
52249 Eschweiler,
Germanio

Mi estas 16 jara frauxlino, meza esperanto-kapablo.

Interesoj: vojagxi, lerni lingvojn, nagxi, renkonti
amikojn, fotografi, plivastigi miaj lingvokonoj, ludi
korvopilkon kaj piedpilkon.

Mi preferas paper-posxton.

******

Ezequiel NOVAIS Neto
Rua Sebastiao Santos, 746
Bairro Morada do Sol
Montes Claros - MG
BR 39403-223
Brazilo

Ret-adresoj: vnovais@...
enneto@...

Mi estas 23-jara frauxlo, kuracisto.
Meznivela esperantisto.

Interesoj: naturo, sciencoj, religioj, kulturoj,
amikeco, kuracismo.

Montes Claros estas en la nordo de la brazila sxtato
Minas Gerais (MG), 850 kilometroj de Rio de Janeiro.

******

CONTI Ildo
Asti, Piemonte, Italio

Ret-adresoj: ildcont@... kaj io51nono@...

Mi estas viro 49 jara, edzigxinta, mi ne havas filojn.
Mi estas familia konsilisto.

Interesoj: turismo, psikologio, natura vivo.

Asti estas en la nordo-okcidento de Italio, inter Torino kaj Genova.

******

Antonella MARINO
via Sabotino 38
13100 Vercelli
Italujo

Ret-adresoj: anto.cla@...

Mi estas 17 jara komencantino.

Interesoj: sportoj (korbopilko, kurado), muziko (Red hot chili
peppers, Cranberries, Alanis Morrissette, ktp), eliri kun amikoj.

Mi sxatus paperposxtan kaj retposxtan korespondadon.

******

Alfred Kobina ARTHUR
P.O.Box TS 404
Teshie Accra
Ghana W/A

Ret-adresoj: abaako43@...

Mi logxas en Ganao en la okcidenta parto de Afriko.

Mi estas eksportisto kaj mi eksportas man-artfaritajn
korbojn. Mi deziras korespondi kun iu ajn
esperantistojn en la tuta mondo. Mi akceptos ambaux
papere kaj rete korespondontojn. Bonveno al Ganao, la
lando por pacamantoj.

Eblas ke mi baldaux vizitos vin se tio placxas al vi!
Mi estas vojagxemulo kaj same faras miajn klubanojn
"ACCRA Esperantista Movado".

******

Helen LEDGER
93 Gladstone Road
Dalmore
Dunedin
Nov-Zelando

Ret-adreso: redleg38@...

Mi estas 42-jara komencanta virino.
Mi estas vegetaranino kaj kristanino.
Placxas al mi la simpla vivo.
Mi estas la plej malbona kuiristo kaj gxardenisto en la mondo.

Interesoj: triki, legi pri aliaj landoj.

Mi volus renkonti perfektan sinjoron, kiu povas fari cxion!
Dunedin estas urbo en la Suda Insula de Nov-Zelando.

******

Yoichi KANEKO
Iwatsuki, Saitama
Japanio

Ret-adreso: samideano@...

Mi estas 29 jara frauxlo. Mi tre sxatas vojagxi.

Do, mi foriris de Japanio antaux 1 jaro kaj nun
vagabondas en eksterlando.

Mi deziras scii pri aliaj ideoj aux religioj aux
historioj aux cxiutagaj vivoj.

Iwatsuki situas proksimume 50 km norde de Tokio.

Mi preferas korespondi ret-posxte, cxar eble mi
ne estos hejme dum longa tempo.

******

KPEKOU Sylvetre
BP: 276
Klubo Espero de Anyonkope
Togo

Ret-adreso: SYLVEZIN@...

Mi estas 21 jara lernanto en la Gimnazio de Zowla.
Zowla distencas je 50 kilometroj de Lome.

Interesoj: Esperantajxoj, (libroj, vortaroj), vojagxado, kaj
piedpilko-ludo.

Mi volas korespondi precipe paperposxte kaj kelkfoje retposxte.

******

AGBENOU Menssan Francis
BP: 134
Zalive, Togo

Ret-adreso: agbenouko@...

Mi estas muzikisto en Togo kaj mi lernis francan kaj anglan cxe
gimnazio.

Interesoj: Esperantigi la togolandan junularon per Esperanto-muzikoj,
Mi verkas Esperanto-kanzonojn.

Mi volas korespondi precipe paperposxte kaj kelkfoje retposxte.

******

DEGBE Zissou
Lycee d'Aklakou
BP: 169
Aneho, Togo

Mi estas 20 jara togolanda instruisto en unua grada lernejo.

Mi deziras korespondi cxefe kun gesamideanoj el Garmanujo,
Ameriko kaj Azio.

Interesoj: vojagxado, amuzi kun infanoj kaj instrui
Esperanton tra la tuta mondo.

Mi volas korespondi paperposxte kaj kelkfoje retposxte.

******

DEGBE Agossou
Sekretario de GAEK
E. P. P. Agbandougni
BP: 169 Lycee d'Aklakou
Aneho, Togo

Mi estas 29 jara. Mi estas instruisto kaj sekretario de GAEK
(Groupement Agricole des Esperantistes de Kleve).

Interesoj: rilati kun grupoj aux homoj kiuj prizorgas kaj
amas agrikulturon, bredadon, kaj instruado tra la Tria Mondo
kaj pripensas infanajn kaj inajn rajtojn.

Mi volas korespondi precipe paperposxte kaj kelkfoje retposxte.

******

GALKIN Aleksandro Vladimirovich
Dekabristov str., 184 A - 26
Kazanjo, 420039,
Rusio

Ret-adreso: fafaw@...

TTT (angle): fafaw.knet.ru
TTT (ruse): fafaw.narod.ru medsno.newmail.ru

Mi esta 21 jara medicina studenta frauxlo. Esperanta meznivelo.

Interesoj: kulturoj kaj lingvoj de aliaj landoj.
Lingvoj: Tatara, Rusa, Angla, Esperanto, TTT-ejoj
kaj programado, precipe tiu, kio rilatas al medicino.

Mi sxatas diskuti pri Medicino kaj komputiloj,
pri kio mi povas ecx iomete konsili.

Kazanjo estas lokita centre de Rusio, 780 km de Moskvo, sur Volga.

******

Rosa Maria CARDOSO VINHAS
Noel Rosa, l33
Praia Grande - cep 04070-040
Brazilo

Ret-adreso: vinhas@...

Mi estas 48 jara, komencantino.

interesoj: homa interkomunikado. Maro, floroj, bestoj.
Mi deziros scii kiel estas la vivo en aliaj landoj.

Praia Grande estas urbo proksime São Paulo.

******

Matthias DOMANIG
Edith-Stein-Weg 5/202
A-6020 Innsbruck
Tirolo, Austrio

Mi estas viro, 23 jara, komencanto.

Interesoj: lingvoj, literaturo, ludkartaroj (mi kolektas).

Mi preferas paper-posxton.

******

Tobias WEIHMANN
Gerhart-Hauptmann-Str. 21
D-28213 Bremen
Germanio

Ret-adreso: tobias@...

Mi estas 20 jara frauxlo, komencanto, universitata studento pri
plurmedia.

Interesoj: kino, vojagxo, legado, reto, arto, diskuti.
Muziko: Simon and Garfunkel, R.E.M., Irlanda, klazika kaj aliaj.
Televido: Ally McBeal, Seinfeld

Mi volas korespondi kun gefrauxloj inter 17-24 jaraj.

******

Veno GONG
Seulo, Koreio

Ret-adreso: oshoaum8@...
oshoaum8@...

Mi estas frauxlo 44 jara. Mia esperanta kapablo estas meznivela.

Mia profesio estas majstro de Venopunkturo
(Budhisma zenterapio kaj Akupunkturo).

Mi logxas en Koreio, sed mi intencas translokigxi al
Hispanio venontjare.

Mi sxatus korespondantojn de Sud-Ameriko kaj Rusio.

=========== Komencas la antauxan liston (Decembro 8a 2000)
=============

Irina GONCxAROVA
Odincovo, RUSIO

Ret-adreso: mirina@...

Mi estas virino 49 jara. Mia esperanta kapablo estas bona.

Interesoj: Esperanta movado, speciale junulara, Esperanta instruado,
akcepto de eksterlandaj esperantistoj; psikologio, psikolingvistiko;
kulturoj de aliaj popoloj; sana vivmaniero; vojagxoj.

Mi volas konatigi samagxaj samideanoj, kun similaj interesoj.

Urbo Odincovo estas 32 km okcidente de Moskvo, RUSIO

******

Véronique SIGNOR MOSSER
51 allée Sully
29000 Quimper
Francio

Ret-adreso: signor_vr@...

Mi estas 39 jara virino kun edzo kaj du infanoj 14 kaj 11 jaraj.

Interesoj: literaturo, muziko, skribi esperante.

Mi volas koni la vivon en diversaj landoj.
Mi laboras cxe la jxurnalo "Ouest-France"

Mi sxatus paperposxtan kaj retposxtan korespondadon.

******

Manuel A. CASTILLO ALONSO
Calle 22 # 3910
Nueva Gerona
Isla de la Juventud
Cuba

Ret-adreso: maca650201@...

Mi estas 35 jara frauxlo, Esperanta meza nivelo.

Mi estas programisto pri komputilo.

Interesoj: homa interkomunikado, homa interkompreno, poemoj,
vojagxado, Esperanta movado en via Lando kaj en la mondo.
Mi ankaux sxatas komputilajn programojn, kaj naturon.

Mi sercxas homoj de aliaj landoj kiu sxatas lerni
lingvojn kaj ankaux sxatas skribi informemajn leterojn.

Insulo de la Junularo estas insulo sude de insulo Kubo.

******

Gennadij Mitrofanov
Rusio, 347924,
Rostovskaja oblastj,
Taganrog, a/k 36

Nia klubo volas korespondi tutmonde, preferinde kun
Japanio, Hindio, Jugoslavio, Brazilo, Germanio kaj Usono.

Interesoj: reciproka gastigado, kluba laboro, Esperanta-movado
en urbo, vidindajxoj, muzeoj.

******

Gordon TISxER
Vancouver, BC, Kanado

Ret-adreso: gordon@...

Mi estas 25-jara frauxlo, esperanta mezkapabla.

Mi estas komputika lingvisto kaj programisto.

Min interesas lingvoj naturaj kaj kreitaj, teologio,
spaca esplorado, militaj artaj, klasika hxora kantado.

Mi volus korespondi retposxte.

******

Jamil Akhtar
Via A. Moro 22,
25124-IT Brescia
Italio

Ret-adreso: akhtar@...

Telefono: 0039-333-2006245
0039-030-2427390

Mi estas 30 jara pakistana esperantisto, ekde kvin jaroj mi
logxas en Italio.

Mi sxatus korespondi tutmonde. Mi volas inviti junulojn
esperantistojn viziti mian urbon Brescia, Italio.

******

Enrique GENOVES DE LA PURIFICACION
Valencia, Hispanio

Ret-adreso: enrigen@...

Mi estas 18 jara viro. Mi estas komencanto.

Mi studas matematikon en Valencia, 350 km de Madrid

Interesoj: matematiko, filozofio, kulturoj, lingvoj,
klazika muziko.

Mi volas korespondi tutmonde.

******

Nikita VASILJEV
601287 Vladimir regiono,
Suzdal distrikto,
turbazejo "Ladoga" 8-7"
Rusio

Mi estas knabo 13 jara, komencanto

Interesoj: historion, paleontologion, komputilojn, vojagxi.

******

Julio CALEGARI
Sao Paulo, Brazilo

Mi estas 23 jara frauxlo.

Ret-adreso: araukan@...

Mi laboras en la brazila aer-entrepreno VARIG, en la
internacia flughaveno de Guarulhos, 25 km de Sao Paulo.

Kutime mi vojagxas kaj mi renkontas geesperantistoj
eksterlande. Reciproka gastigado eblas!

Interesoj: muziko, sporto kaj vojagxi.

Mia TTT pagxo pri Cxuk-pilko, svislanda sporto:

http://pagina.de/tchoukball

******

Mullomalikov Zoir
Dushanbe, Tajikistan

Ret-adreso: mzoir@...

Mi estas 20-jara frauxlo.

Mi studas en universitato en la 3-a kurso.

Dushanbe estas la cxefurbo de Tajikistan.

=========== Komencas la antauxan liston (Novembro 10a 2000)
=============

Parashar Rijal
P.O.Box No. 20777
Kathmandu,
Nepal.

Ret-adreso: rijal@...

Mi estas 40 jara esperantisto kaj Eksekutiva Direktoro de
Rajdhani Co-operative Ltd., Bagbazar, Kathmandu.

Interesoj: lerni, vojagxi, monda geografio, natura,
kulturoj de aliaj landoj.

******

Antanas GVILDYS
P.O.Box- 41
4430 Jurbarkas
Litovio (Lithuania)

Ret-adreso: gvys@...

Mi estas 38-jara viro, sperta esperantisto.
Mi korespondos kun esperantistoj el la tuta mondo pri cxiuj temoj.

Jurbarkas estas malgranda urbo, 90 kilometrojn okcidenten
de la litovia urbo Kaunas.

Mi sxatus paperposxtan kaj retposxtan korespondadon.

******

Rodolfo Aconcha
Bogotá, Kolombio

Ret-adreso: rodoacon@...

Mi estas esperantisto de antauxlonge.

Mi deziras kontaktigi kun homoj el la tuta mondo.

******

Frantisek BINA
Celakovskeho 889
434 01 Most
Cxekio

Ret-adreso: euroregion@...

Mi estas 54 jara oficisto, komencanto. Antauxe mi estis instruisto.

Mi estas edzigxinta, mi havas du filinoj.

Interesoj: Lingvoj (germana, itala, rusa), laboro en gxardeneto.

Urbo Most estas 80 km de Prago.

******

Koffi KOUSSOUGBO
B.P. 9O88
Lome-Port
Lome, Togo

Mi estas 20 jara viro, meznivela esperantisto.

******

Janek Bender
73230 Kirchheim/Teck
Germanio

Ret-adreso: janek.bender@...
martin.bender1@...

Mi estas 33 jara, frauxlo. Mi studis eksterlandan komercon en
fako-altlernejo kaj mi laboras en la entrepreno Bosch en
financa-banka sekcio. (www.bosch.de)

Mi studis eksterlandan ekonomion en fako-altlernejo.

Interesoj: turismo, biciklado, nagxado, dancado, sauxnado, lingvoj:
esperanto, franca, hispana, angla, iom itala.

Mi deziras korespondi retposxte kaj paperposxte kun frauxlinoj inter 18
-
30 jaraj, ekzemple pri ekologio, Esperanto-turismo, gastigado, germana
lingvo, fremdlingvoj, ekonomio, esperanto arangxoj, feriado, aventuroj.

La urbo Kirchheim/Teck estas 35 km sud-oriente de Stuttgart
(Baden-Württemberg)

******

Andoni HIERRO
Plaza Xaho, 1-5A.
48940-LEIOA (Vizcaya)
Hispanio

Ret-adreso: tepgaitj@...
(Bonvolu meti "Por Andoni Hierro" en la tem-linio (subject))

Mi estas 36 jara frauxlo. Suficxe bona esperanto-kapablo.

Mi logxas 10 km. norde de la urbo Bilbao.

Mi preferas paper-posxton.

******

ADJE Adjévi
B.P 13169
Lomé-Togo

Ret-adreso: adjevia@...

Mi estas studento.

Mi estas sekretaro de la Esperanta Klubo UVA.

Interesoj: naturo kaj verkado.

Mi logxas en Lome la cxefurbo de Togo.
Togo estas eta lando Okcidentparte de Afriko.

******

Antonio REY
Ap. 1192
E-02080 Hispanio

Ret-adreso: soutopenedo@...

Mi estas 30 jara frauxlo, mia esperanto-kapablo estas meznivela.

Mi instruas Ekonomikon en liceo de Albacete, urbo de La Mancha,
la tero de Don Kihxoto !

Interesoj: literaturo, TTT, muziko, lerni lingvojn, vojagxado.
Mi interesigxas pri portugala-brazila kaj chehxa kulturoj.

Mi naskigxis en Galegio, verda regiono en Nord-Okcidenta Hispanio,
sed nune mi logxas kaj laboras en Albacete, preskaux-proksime de
Madrid (250 Km) kaj Valencia (200 Km).

Mi preferas ret-posxton, sed mi ankaux akceptas paper-posxton.

======================================================================

****** E K S ******

Aliaj korespondservoj kaj babilejoj:


Por babili kun aliaj esperantistoj.

ICQ listo Esperanto: 421 gesamideanoj el 50 landoj (8 jan 2001)

http://esperanto.digiweb.com/icq/icqlisto.htm

La Listo "Esperanto" elektis ICQ'on kiel preferatan komunikilon inter
siaj membroj. ICQ permesas al siaj anoj interbabili kiel ajn ili volas
kaj ebligas al ili intersxangxi ideojn, diskuti pri similaj interesoj
aux io ajn.

******

Por vocxe-babili kun aliaj esperantistoj per "FireTalk".

VocxBabililoj: 108 Aligxintoj el 24 landoj (26 auxg 2000)

http://esperanto.digiweb.com/babililo.htm

******

Koresponda Servo Mondskala
BP 6
55000 Longeville en Barrois
FRANCIO

******

Koresponda servo,
China Esperanto-Ligo,
Baiwan Zhuang Lu 24 Hao,
Fucheng Men Wai,
Beijing,
Chinio, CN-100037.

******

EVENTOJ La plej ofta internacia Esperanto-gazeto
http://www.eventoj.hu/

RET-INFO Retposxta Esperanto-novajxservo
http://www.eventoj.hu/ret-info.htm

Scienc-Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB
http://www.eventoj.hu/steb/index.htm

Plena kalendaro de cxiuj Esperanto-arangxoj
http://www.eventoj.hu/kalendar.htm

Laszlo Szilvasi ret-info@... eventoj@...

Eldonejo LINGVO-Studio / Eventoj en la Budapesxta Esperanto-Domo
Leiningen u. 4, Budapest, HU-1193 Hungario.
Posxta adreso: pk. 87, HU-1675 Budapest, Hungario.
Telefono/fakso: 282-88-85

****** RetoKlubo ******

Cxu vi scias ke ekzistas RetoKlubo por infanoj kiuj lernas esperanton
kaj volas korespondi per la reto kun aliaj infanoj? Ili sxatus havi
pli da anoj en la klubo - eble vi konas infanojn kiuj sxatus aligxi.
La retadreso estas jene:

http://www.geocities.com/EnchantedForest/2755/gastklub.html

****** E K S ******

Se via nomo ne estas en la listo aux se vi volas malsaman anoncon,
bonvolu sciigi min. (Bonvolu aldoni EKS al la temlinio)

EKS afisxos la novan liston la duan vendredon de cxiu monato.

Jen la informoj, kiujn vi sendu al mi. Se vi volas ellasi kelkajn, faru
tion, sed nepre metu vian nomon, la nomon de via urbo kaj lando, kaj la
provinco aux sxtato se necese. Por paper-posxto metu vian tutan
adreson.
Bonvolu uzi la "x" sistemon (cx gx hx jx sx ux)
Skribu esperante.

nomo (familia nomo majuskle)
personaj informoj, agxo, sekso, esperanto-kapablo, interesoj
adreso (ret-posxte kaj/aux paper-posxte - vi povas indiki preferon)
Urb(et)o, sxtato, provinco, lando, proksimeco al konata urbo aux loko.

Cxu vi volas ke via adreso estu ankaux en la EKS TTT pagxo?
http://members.aol.com/enrike/ekspeto.htm


Enrique ELLEMBERG, kunordiganto de la Esperanto Koresponda Servo.
<enrike@...> (NEPRE !! metu "EKS" sur la tem-linio [subject])

Albany, NY. USA (Usono)

Albany estas la cxefurbo de Novjorko sxtato, Usono.
Albany havas iomete pli ol 100.000 enlogxantoj, sed proksimume 40
urbetoj cxirkaux Albany havas kune pli ol 900.000 logxantoj.

****** English ** (angle) ******

If your name is not listed or if you want a different message, please
let me know. (Please include EKS on the subject line)

EKS will post the new list the second Friday on each month.

Here are the details you should send to me. If you want to leave
any one out, do so, but please include your name, the name of your
town, city, and country, and province or state if necessary.
For paper-mail include your complete address.
Please use the "x" system (cx gx hx jx sx ux)
Write in Esperanto.

name (family name in capitals)
personal details, age, sex, Esperanto ability, interests
address (email and/or paper-mail, you may indicate a preference)
town, city, province, state, country, proximity to known city or place.

Do you want your address also in the EKS www page?
http://members.aol.com/enrike/ekspeto.htm


Enrique ELLEMBERG, Esperanto Koresponda Servo Coordinator.
<enrike@...> (Please!! put "EKS" on the subject line)
Albany, NY. USA

Albany is the Capital of the State of New York, United States of
America.
Albany has a little more than 100.000 inhabitants, but about 40 towns
around Albany have all together more than 900.000 inhabitants.

****** E K S ****** fino ****** end ******




Vie, 12 de Ene, 2001 3:42 pm

strigo@...
Enviar correo Enviar correo

Reenviar Mensaje #39 de 320 |
Desplegar mensajes Autor Ordenar por fecha

... Asunto: Januaro 12a 2001 * Esperanto Koresponda Servo * Listo de respondintoj * Fecha: 12 Jan 2001 03:57:19 GMT De: enrike@... (Enrike) Organización:...
Héctor Campos Grez
strigo@...
Enviar correo
12 de Ene, 2001
3:45 pm
Avanzado

Copyright © 2009 Yahoo! de Argentina S.R.L. Todos los derechos reservados.
Política de privacidad - Condiciones del Servicio - Reglas de la comunidad de Yahoo! - Ayuda