Internacia Esperanto-Instituto wrote:
> Al la Landaj Asocioj,
> TEJO-Sekcioj,
> Sekcioj kaj Reprezentantejoj de ILEI
> kaj aktivuloj en landoj sen organizita Movado
> en la Amerika Kontinento
>
> Karaj geamikoj:
> La tagoj pasas rapide kaj nia Amerika Kongreso post nur kelkaj semajnoj jam
> komencigxos. En Meksiko LKK dawre laboras efike kaj diligente kaj mi certas,
> ke ni gxuos bonan Kongreson.
> Gxis nun estas sin anoncoj de reprezentantoj el Brazilo, Gvatemalo,
> Honduraso, Kanado, Kolombio, Kosta-Riko, Kubo, Meksiko, Nikaragvo, Usono kaj
> Venezuelo. Estas ankaw aligxintoj el landoj ekster Ameriko (Francio,
> Germanio, Italio, Nederlando, Svedio, ktp ). Restas pluraj landoj ne
> reprezentitaj kaj mi havas tamen la esperon, ke ni kalkulos je la cxeesto de
> pli sudaj amerikanoj (el Argentino, Bolivio, Cxilio, Ekvadoro, Paragvajo,
> Peruo, Urugvajo).
> Ni okazigos 7 diversajn sesiojn pri la Esperanto-Movado en Ameriko kaj ili
> estos la jenaj:
> * junularo (dimancxon la 15-a)
> * informado (dimancxon la 15-a)
> * instruado (mardon la 17-a)
> * aplikado (merkredon la 18-a)
> * financoj (vendredon la 20-a)
> * strategia plano (vendredon la 20-a)
> * konkludoj (sabaton la 21-a)
> Cxikune vi trovos la Tagordon de niaj kunsidoj. Pri la loko de la sesioj vi
> informigxos per la Kongresa Libro, kiun vi ricevos en la akcepto. Mi petas,
> tamen, atenti,, ke la sesioj de dimancxo la 15-an de aprilo okazos en la
> hotelo Bamer kaj ke la sesio pri "Junularo" komencigxos je la 10:00 matene.
> Bv, do, akurate esti tie!
> Mi ripetas cxisube la demandojn, kiujn mi decembre direktis al vi cxiuj,
> cxar gxis nun malmultaj respondis. Mi petas tamen dedicxi kelkajn minutojn
> al tio, cxar viaj skribaj reagoj estas ege gravaj. Mia intenco estas kompili
> cxiujn tiujn respondojn kaj sendi al vi cxiuj, tiel ke la kunsido ne estu iu
> serio de informoj pri tio, kion ni faras/is en cxi tiu aw jena kampo en tiu
> aw jena lando, sed ke ni, jam informitaj anticipe pri la situacion, povu iri
> vojon al pli bona estonteco. Bv pensi, ke ni ne kalkulos je pluraj horoj por
> cxiu sesio kaj via anticipa skriba kontribuo estos ege helpa al ni por
> sxpari al ni tempon kaj energion en la laboro. Viajn respondojn, bv sendi al
> mia retadreso plej malfrue la 20an de marto. La 21an mi forsendos la
> resumojn de la raportoj, do, via akurateco helpos.
> Mi per cxi tiu cirkulero petas samptempe al la Landaj Asocioj, Landaj
> Sekcioj de TEJO kaj ILEI-Sekcioj en la amerika kontinento nomumi sian
> oficialan reprezentanton. La celo de tio estas, ke ni sciu, kiu estas la
> rajtigita vocxo de tiu organizo dum nia kongreso por paroli nome de gxi.
> Pluraj Landaj Asocioj havas reprezentan membron en la Amerika Komisiono de
> UEA kaj ni konsideras tiun personon nian rektan ligon al gxi. Ni komprenas,
> do, ke tiu persono estas la oficiala reprezentanto de la Landa Asocio (Ruben
> DIACONU por Argentino, James PITON por Brazilo, Suzanne CARON-RICHER por
> Kanado, Hugo MORA por Kosta-Riko, Juan Ramon RODRIGUEZ GOMEZ por Kubo,
> Leonora TORRES por Meksiko, Eduardo TRAPANI por Urugvajo, Bill MAXEY por
> Usono kaj Johano BACHRICH por Venezuelo), sed kelkaj Landaj Asocioj ne estas
> ankoraw reprezentitaj (ekzemple Cxilio, Kolombio, Panamo, Peruo). Tial, do,
> bv komuniki al mi gxis plej malfrue la 5-a de aprilo, kiu estos ties
> reprezentanto.
> Cxi tiu peto estas ankaw direktita al la Landaj sekcioj de TEJO en Ameriko,
> cxar ni certe deziras koni la opinion de ArgentEJO, BEJO, HEJA, KEJO, la
> Junulara Sekcio de Kuba E-Asocio kaj USEJ.
> La ILEI-Sekcioj en Argentino, Brazilo, Kubo kaj Usono, bv sendi ankaw
> reprezentanton. Dum la Kongreso cxeestos la Reprezentantoj de Kosta-Riko
> (Hugo MORA) kaj de Venezuelo (Johano BACHRICH).
> Plia dokumento alkrocxita estas la diskutota teksto de nia Laborplano. bv
> konsideri, ke gxi ne estas la definitva versio, sed propono, kiun mi verkis
> surbaze de la nun ekzistanta, de la cxefaj gvidlinioj de la UEA-Strategia
> plano por la periodo 2001-2010 kaj de la proponoj el la membroj de la
> UEA-Komisiono por Ameriko, kiuj atingis min. Certe en Meksiko ni povos
> pridiskuti gxin kaj fari modifojn, aldonojn, sxangxojn, ktp, se necese.
>
> En la espero revidi vin en Meksiko salutas vin,
>
> Atilio ORELLANA ROJAS
> UEA-Komisiito por Ameriko
>
> JUNULARO:
> -Cxu en via lando ekzistas ia landa organizo por la E-junularo? se jes, cxu
> gxi membras en TEJO?. Se gxi ne membras en TEJO, kiuj estas la cxefaj
> kontawstaroj/malhelpoj por tio?
> -Se en via lando estas E-junulara organizo (sendepende cxu gxi membras aw ne
> en TEJO), kiom da membroj estas en gxi?
> -Cxu tiu E-junulara organizo membras en la Landa Asocio?
> -Cxu vi havas ian laborplanon por la sekva jartrio? se jes, cxu vi povas
> konigi gxin al la Amerika Komisiono?
> -Kion UEA kaj TEJO povas fari por subteni vian agadon?
> -Cxu vi havas ian kontakton kun alia(j) porjunulara(j) organizo(j)
> internacia(j), kiuj ne estas en la sfero de la E-mondo?
>
> INSTRUADO
> -Cxu en via lando ekzistas ia landa organizo por la E-instruistaro? se jes,
> cxu gxi membras en ILEI?. Se gxi ne membras en ILEI, kiuj estas la cxefaj
> kontawstaroj/malhelpoj por tio?
> -Cxu via Landa Asocio aw ILEI-sekcio subtenas la uzon de iu speciala
> lernolibro de Esperanto? se jes, pri kiu verko temas?, kiu estas la plej
> disvastigata metodo uzata en via lando por instrui Esperanton?
> -Cxu vi kontentas pri la stato de la E-instruado cxe vi?, se ne, kial?
> -Cxu en via lando estas disponebla retkurso?, kiel la Landa Sekcio de ILEI
> kaj/aw la Landa Asocio subtenas tiun agadon?
> -Cxu vi havas perkorespondan kurson?
> -Cxu la E-Kluboj en via lando havas suficxe de lernolibroj/vortaroj en sia
> Biblioteko por prunti kaj aw en la Libroservo por vendi?
> -Cxu esperanto estas instruata en via lando en kluboj, lernejoj,
> universitatoj? bv specifigi en kiu nivelo.
> -Kion ILEI kaj UEA povas fari por subteni vin en cxi tiu kampo de instruado?
> -Ni bezonas statistiki la instruistaron de Esperanto en la diversaj amerikaj
> landoj. Tial mi petas sendi al mi la jenajn informojn de viaj instruistoj:
> nomo, adreso, telefonnumero, faksnumero, retadreso.
>
> VARBADO/INFORMADO
> -Cxu en via Landa Asocio vi havas apartan Estraranon aw Komisiiton pri
> Varbado kaj/aw Informado?
> -Kiel okazas la informado nacilingva pri Esperanto?
> -Cxu via Landa Asocio estas en kontakto kun la UNESKO-Oficejo en via lando?
> Se ne, kio estas la cxefa baro por tia kontakto?
> -Cxu la Landa Asocio utiligas la eblecojn retajn por la informado?
> -Kiel okazas la varbado de lernantoj al la E-kursoj?
> -Cxu la landoj de "Merkosud'" havas ian rilaton al la kulturaj sekcioj de
> tiu instanco por prezenti la lingvoproblemon? se ne, kial?
>
> -------------------------------------------------------------------------
> Atilio ORELLANA ROJAS, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag; Nederlando
> Tel +31 70 355 66 77, Fakso + 31 70 358 44 22, <iei001@...>
>
> ------------------------------------------------------------------------
> Name: Laborplano .doc
> Laborplano .doc Type: Microsoft Word Document (application/msword)
> Encoding: base64
>
> Name: Tagordo .doc
> Tagordo .doc Type: Microsoft Word Document (application/msword)
> Encoding: base64
--
dankon /thanks,
ICQ 87393554
AIM knabo
phone +56(9)6787439
e-mail: hc@...
web site: http://www.geocities.com/strigo.geo/
Learn Esperanto: http://esperanto.cl/