skribis:
Message: 1
Date: 11 Mar 2001 12:49:37 MET
From: Atilio ORELLANA <atilioorellana@...>
Subject: pri la Amerika Kongreso
Karaj:
Jen mi sendas al vi la tagordon de la Kunsidoj, kiujn la
UEA-Komisiono por
Ameriko okazigos kadre de la Amerika Kongreso en la venonta aprilo. Mi
ankaw
liveras al vi la tekston de la Laborplano, kiun ni tiam diskutos. Viajn
komentojn mi kore bonvenigos.
Amike,
Atilio
Provizora Tagordo por la Amerika Kongreso
Meksiko 15-21 aprilo 2001
Dimancxon la 15-a de Aprilo 2001 10h00 - 11h50
01. ENKONDUKO
01.1 Bonvenigo
01.2 Kontrolo de validaj reprezentantoj
01.3 Elekto de protokolantoj
01.4 Kontrolo pri plenumo de la decidoj de Kolombio
01.5 Definitivigo de la tagordo
02. JUNULARO
02.1 Komentoj al la skribaj raportoj de la Landaj Sekcioj
02.2 Amikoj-tra-ameriko
02.3 Kreo de novaj Sekcioj en Ameriko (Kolombio, Meksiko)
02.4 IJKk 2002 en Brazilo
02.5 Planoj por la estonteco
03. INFORMADO 15h00 - 16h50
03.1 Aktiv-Ameriko
03.2 Dosieroj partopreno
03.3 Amerika pagxo
03.4 Nacilingva informado
03.5 Planoj
Mardon la 17-a de Aprilo 2001 12h00 - 12h50
04. INSTRUADO
04.1 Komentoj al la skribaj raportoj
04.2 Kreo de hispanlingva amerika sekcioj
04.3 Lernolibro(j)
04.4 Retaj/perkorespondaj kursoj
04.5 Videokursoj
04.6 Kursoj per amaskomunikiloj (jxurnaloj, radio, TV)
04.7 Adresaro de amerikaj geinstruistoj
04.8 Planoj por la estonteco
Merkredon la 18-a de Aprilo 2001 15h00 - 15h50
05. APLIKADO
05.1 Faka utiligo de la lingvo
05.2 Gxemelaj rilatoj
Vendredon la 20-a de Aprilo 2001 15h00 - 15h50
06. FINANCOJ
06.1 Fondajxo "Ameriko" de UEA
18h00 - 18h50
07. STRATEGIA PLANO
07.1 Nova laborplano
Sabaton la 21-a de Aprilo 11h00 - 12h50
08. REZOLUCIO/ CETERAJXOJ
08.1 Kongresaj rezolucioj
08.2 Ceterajhoj
08.3 Venonta kunveno
Provizora Tagordo por la Amerika Kongreso
Meksiko 15-21 aprilo 2001
Dimancxon la 15-a de Aprilo 2001 10h00 - 11h50
01. ENKONDUKO
01.1 Bonvenigo
01.2 Kontrolo de validaj reprezentantoj
01.3 Elekto de protokolantoj
01.4 Kontrolo pri plenumo de la decidoj de Kolombio
01.5 Definitivigo de la tagordo
02. JUNULARO
02.1 Komentoj al la skribaj raportoj de la Landaj Sekcioj
02.2 Amikoj-tra-ameriko
02.3 Kreo de novaj Sekcioj en Ameriko (Kolombio, Meksiko)
02.4 IJKk 2002 en Brazilo
02.5 Planoj por la estonteco
03. INFORMADO 15h00 - 16h50
03.1 Aktiv-Ameriko
03.2 Dosieroj partopreno
03.3 Amerika pagxo
03.4 Nacilingva informado
03.5 Planoj
Mardon la 17-a de Aprilo 2001 12h00 - 12h50
04. INSTRUADO
04.1 Komentoj al la skribaj raportoj
04.2 Kreo de hispanlingva amerika sekcioj
04.3 Lernolibro(j)
04.4 Retaj/perkorespondaj kursoj
04.5 Videokursoj
04.6 Kursoj per amaskomunikiloj (jxurnaloj, radio, TV)
04.7 Adresaro de amerikaj geinstruistoj
04.8 Planoj por la estonteco
Merkredon la 18-a de Aprilo 2001 15h00 - 15h50
05. APLIKADO
05.1 Faka utiligo de la lingvo
05.2 Gxemelaj rilatoj
Vendredon la 20-a de Aprilo 2001 15h00 - 15h50
06. FINANCOJ
06.1 Fondajxo "Ameriko" de UEA
18h00 - 18h50
07. STRATEGIA PLANO
07.1 Nova laborplano
Sabaton la 21-a de Aprilo 11h00 - 12h50
08. REZOLUCIO/ CETERAJXOJ
08.1 Kongresaj rezolucioj
08.2 Ceterajhoj
08.3 Venonta kunveno
Laborplano de la UEA-Komisono por Ameriko
(2001-2010)
Konsiderante la bazajn principojn proponatajn de la Universala
Esperanto-Asocio (UEA) en sia nova Strategia Laporplano por la periodo
2001-2010, la UEA-Komisiono por Ameriko deziras fari sian kontribuon al
ties
efektivigxo sekvante la jenajn gvidliniojn:
A) Komprenigo de Esperanto
Cxikampe la agado de la Komisiono celos kaj internan klerigadon pri la
Movado
kaj la lingvo kaj ankaw klerigadon de la ekstera publiko.
A.1 Interna Klerigado
A.1.a Vojagxoj
La Komisiono dawrigos la laboron faratan jam de 1998 pri vojagxoj de
amerikaj
aktivuloj. Cxar necesas dawre trejni la estontajn gvidantojn de la
Movado en
la diversaj landoj de la amerika kontinento, pli spertigi ties
aktivularon kaj
strebi al plua kreskado de bonaj instruistoj de la lingvo, gravas la
kontakto
kun aliaj centroj de la monda E-Movado. Aparte bonvenaj estu sinproponoj
de
aktivuloj en landoj sen organizita Movado aw kie gxi estas malforta.
Prioritato estu donita aparte al gejunuloj.
La Komisiono dawre strebu ebligi al tiuj personoj kelkmonatan restadon
diversloke kun la celoj:
· cxeesti la plej gravajn internaciajn eventojn (UK, IJK kaj
ILEI-Konferenco)
· volontuli en la Centra Oficejo de UEA
· prelegvojagxi sub invito de la Landaj Asocioj
· cxeesti E-kursojn kaj Seminariojn, speciale tiujn okazantajn en
Ameriko mem
(IKI, NASK, Seminarioj en Kubo, ktp).
Cxicele la Komisiono engagxas sin en la kreskigo de la Fondajxo
"Ameriko" de
UEA por povi konstante kalkuli je rimedoj por alfronti la diversajn
kostojn
ligitajn al cxi tiuj menciitaj agadoj.
A.1.b Membrigo en E-organizoj
La aligxkotizo al pluraj organizoj por multaj amerikanoj estas io
malfacile
pagebla. Malgraw tio, pluraj homoj pionire laboras kaj persiste agadas
por
diskonigi la lingvon kaj la Movadon en sia propra lando kaj regiono. Ne
malofte pro manko de financaj rimedoj la lokaj aktivuloj ne havas aliron
al la
E-gazetaro kaj al aktualaj informoj, per kiu ili povus pli fekunde agi.
La Komisiono zorgu dawre pri membrigo de amerikaj Esperantistoj al
diversaj
tutmondaj kaj fakaj Esperanto-organizoj. Aparta emfazo estu donita al la
membrigxo en UEA, TEJO kaj ILEI. Cxi tiu apogo estos direktita al la
enlogxantoj en la landoj de B-kategorio, al kiu ja apartenas la
plejmulto el
la amerikaj landoj, escepte de Usono kaj Kanado.
La Komisiono zorgos pri alvoko al la amerikaj Esperantistoj kun plej
avantagxaj financaj monrimedoj subteni la laboron de la Komisiono per
donacoj
al la Fondajxo "Canuto" de UEA por membrigi aktivulojn al UEA kaj TEJO
kaj al
la Koleghelpa Kaso de ILEI por membrigoj en ILEI.
A.2 Klerigado al la ekstera mondo
La informado en naciaj lingvoj estas tasko specifa de la Landaj Asocioj.
Kontribuo de la Komisiono estu la subteno en tiu agadkampo per teknika
helpo
kaj konsiloj en la aperigo de tawgaj nacilingvaj informiloj, ne nur
paperaj
sed ankaw elektronikaj.
B. Paroligo de Esperanto
En la kampo pri paroligo de Esperanto la Komisiono celos subteni la
edukadon
de novaj instruistoj de Esperanto kaj la dawran pluklerigxon de la jam
ekzistantaj, donante apartan atenton al la junularo.
B.1 Instruistoj
Lige al la indikoj cxe A.1.a, la Komisiono celos kaj la pluklerigxon de
la jam
ekzistantaj geinstruistoj kaj la edukadon de novaj, kiuj povu profesie
uzi la
akiritajn konojn.
La Komisiono subtenos la plivastigon de porinstruistaj seminarioj -kiaj
estas
la okazantaj en Kubo kaj tiuj inter Argentino kaj Brazilo-; la
intersxangxon
de instruistoj; la plivastigon de Sesioj de la Internaciaj Ekzamenoj de
ILEI/UEA en siaj diversaj niveloj; la okazigon de kursoj
universitatnivele; la
okazigon de instrusesioj diversalande en Ameriko, ktp.
B.2 Instruvojagxoj
Diversloke estas konstanta manko de kapablaj instruistoj, kiuj povus
ekinstrui
la lingvon kaj ankaw altigi la lingvan nivelon de la jam ekzistanta
Esperantistaro. Necesas apogi la landojn kaj regionojn, kie tiu fenomeno
plu
dawras.
La Komisiono strebu al sendado de instruistoj al tiuj regionoj de la
kontinento, kie ilia rolo estos ne nur lernigi la lingvon, sed ankaw
diskonigi
la Movadon, kontribui en organizaj taskoj kaj helpi per konsiloj kaj
proponoj
la lokajn grupojn kaj asociojn.
C. Tutmondigxo
Cxar en Ameriko estas ankoraw regionoj, kie Esperanto ne havas
enradikigxintan
tradicion (ekz Ekvadoro, Panamo, Paragvajo), aliaj kie la Movado ne
estas
forta (ekz Gvatemalo, Nikaragvo, Peruo) kaj ecx trovigxas diversaj
landoj sen
uzantoj de la lingvo (ekz pluraj de la Karibea Regiono, Surinamo,
Gvajano),
nia tasko estas sxangxi tiun situacion al pli bona per la dissemado kaj
plifortigo de la Movado vastskale.
C.1 Firmigo de la kunlaboraj rilatoj inter la Landaj Asocioj
La dawra okazigo de la Amerikaj Kongresoj estas elmontro pri la intereso
en la
Landaj Asocioj konstante havi forumon, kie intersxangxi ideojn, starigi
projektojn kaj trovi komunajn vojojn por pluvivigi la movadon kadre de
komuna
agado. Flegi la organizadon de la sekvaj Amerikaj Kongresoj estas
prioritato,
kiun la Komisiono alprenas al si.
Cxar inter kelkaj Landaj Asocioj en la kontinento ekzistas jam plurjaraj
kaj
tradiciaj ligoj (Usono-Kanado, Argentino-Brazilo, Venezuelo-Kolombio),
grava
tasko estas firmigi ilin kaj instigi la aliajn Landajn Asociojn en
Ameriko
starigi similajn rilatojn ne nur kun la plej proksima najbaro, sed ankaw
kun
aliaj, kie la Movado estas malpli forta kaj bezonas apartan apogon kaj
instigon.
La Landaj Asocioj estas dawre petataj intersxangxi inter si la
oficialajn
organojn kaj informi pri siaj E-eventoj dum la jaro por instigi la
partoprenon
de aliaj amerikanoj, ne nur kiel simplaj cxeestantoj, sed por ludi
aktivan
rolon en ili, speciale kadre de la Amerikaj Kongresoj.
C.2 Gxemelaj rilatoj
Por ke la lokaj kluboj, asocioj kaj ecx la Landaj Asocioj sentu sin pli
ligitaj en la kontinento kaj en kontakto kun alikontinentaj E-organizoj,
la
Komisiono plu zorgu pri la starigo kaj vivado de gxemelaj rilatoj.
C.3 Kreo de novaj Landaj Asocioj de UEA, ILEI- kaj TEJO-Sekcioj
C.3.a Landaj Asocioj kaj UEA
En la kontinento trovigxas 14 Landaj Asocioj (en AR, BR, CL, GT, CA, CO,
CR,
CU, MX, PA, PE, UY, US, VE) kaj 1 E-Klubo, kiu iel rolas kiel landa
organizanto (NI). El tiuj, 12 estas jam aligxintaj al UEA kaj ankoraw ne
Gvatemala E-Asocio kaj Panama E-Asocio. Grave estas atingi ilian
membrigxon en
UEA, koni iliajn bezonojn kaj observi ilian evoluon.
La Komisiono strebos al la starigo de organizita Movado en Bolivio,
Ekvadoro,
Honduraso, Salvadoro kaj San-Domingo.
C.3.b ILEI-Sekcioj
En Ameriko estas 4 ILEI-Sekcioj (en AR, BR, CU, kaj US) kaj 3
Reprezentantejoj
(CL, CR kaj VE). La Komisiono strebu al la plivastigo de la
ILEI-membraro en
Ameriko kaj al la kreado de pliaj Sekcioj en la kontinento.
C.3.c TEJO-Sekcioj
La junularo en Ameriko meritas apartan atenton. En Latinameriko la
gejunuloj
dawre agas por Esperanto kadre de la Landa Asocio kaj plurfoje ne
konsideras
necese krei apartan organizon nur por si. Tial la streboj starigi kaj
vivigi
Sekciojn estis plurfoje vanaj klopodoj.
En la tuta Ameriko estas 7 Sekcioj (AR, BR, CA, CU, HT, Kebekio, US), el
kiuj
4 estas en Latinameriko. Tie kaj en landoj kiel Bolivio, Cxilio,
Kolombio,
Meksiko, Peruo, Venezuelo, ktp la fenomeno pri komuna agado kun la plej
agxa
generacio estas natura kaj okazas en plene harmonia etoso.
La Komisiono dawre strebos al konsciigxo en latinamerikaj landoj pri la
ebleco
starigi TEJO-Sekciojn por formalaj celoj de TEJO, dum dawre okazu vigla
kunlaboro sine de la Landa Asocio inter cxiuj Esperantistoj sendepende
de la
agxo.
Cx. Interna vivo
La Komisiono dawre konservos sian gxisnunan agadon jene:
Cx.1 Agado kadre de la Universalaj Kongresoj
Dum la Universalaj Kongresoj la Komisiono plu:
· okazigu du kunsidojn: unu publikan (celanta informi la interesitojn
pri la
stato de la Movado en la diversaj landoj de la kontinento) kaj alian
fermitan
(nur por la diversaj komisionanoj kaj specialaj invititoj por pridiskuti
temojn koncernantajn la Komisionon)
· starigu Budon, prizorgatan de volontuloj el Ameriko. La celoj de gxi
estu
informado pri la stato de la Movado en Ameriko kaj vendado de amerikaj
produktoj por kolekti monon por pligrandigi la Fondajxon "Ameriko" de
UEA.
Cx.2. Eldonajxoj
La Komisiono plu eldonu 2-foje jare la informilojn "AktivAmeriko" (AA)
kaj
lawbezone "Dosiero Partopreno" (DP).
AA prezentos raportojn pri la agado de la Landaj Asocioj kaj informos
pri la
agado de la Komisiono.
DP celu aparte raporti specife pri la subteno farita de la Fondajxo
"Ameriko"
de UEA al diversaj aktivuloj law la celoj indikitaj en A.1.a.
Cx.3. Hejmpagxo
La Komisiono plu zorgu sian hejmpagxon kun aktualaj informoj pri la vivo
de la
E-Movado en Ameriko. La aktivuloj en cxiuj kampoj estas petataj
kontribui al
la aktualigo de la informoj tie prezentitaj per raportoj, fotoj, dato de
E-eventoj, ktp.
Cx.4. Kunvenoj de la Komisiono
La Komisiono kunsidos cxiujare kadre de la Universalaj Kongresoj kaj
cxiun
trian jaron okaze de la Amerika Kongreso.
UEA-Komisiono por Ameriko
____________________________________________________________________
Get free email and a permanent address at http://www.netaddress.com/?N=1
________________________________________________________________________
________________________________________________________________________
Your use of Yahoo! Groups is subject to
http://docs.yahoo.com/info/terms/