Entrar
¿Nuevo usuario? Inscribirme
chejo · Juventud Esperantista de Chile (CHEJO)
? ¿Ya estás suscrito? Entra a Yahoo!

Consejos

¿Sabías que...?
Podés cambiar el orden de los mensajes. Simplemente hacé clic en el enlace de columna fecha. Tus preferencias se guardarán, por lo tanto no necesitarás hacerlo otra vez cuando vuelvas a entrar.

Mensajes

  Mensajes Ayuda
Avanzado
[Fwd: Somera Esperanto-Kursaro]   Lista de mensajes  
Responder | Reenviar Mensaje #49 de 320 |


-------- Original Message --------
Subject: Somera Esperanto-Kursaro
Date: Thu, 29 Mar 2001 14:08:08 EST
From: EDDYELLEN@...
To: esperanto@..., marko.rauhamaa@..., Steffen.Pietsch@..., mario@..., federico@..., kultura@..., strigo@..., edmundo@..., kolker@..., Oleg@...


Estimataj kurskvidantoj,  Ni ankoraux sercxas tauxgajn studantojn por 
partopreni la Someran Esperanto-Kursaron en San Francisko cxijare.  Pro la 
fakto ke ni ne ofertos komencnivelan kurson, mi rekomendos la nivelon 
nomitan: "Gajni memfidon pri Esperanto."  Cxu vi povas sendi la suban 
reklamon pri la kursaro al viaj studantoj (eble de la lastaj du jaroj)  kiuj 
jam finis vian kurson?  Antauxdankon, Ellen M. Eddy, Administranto NASK 2001

La Esperanto-Ligo por Norda Ameriko kaj Esperantic Studies Foundation 
auxspicias la 32an Cxiujaran Someran Esperanto-Kursaron.

Cxijare, la Nord-Amerika Somera Esperanto-Kursaro okazos en nova, suna loko, 
centre de la urbo, cxe la Universitato de San Francisco. Studentoj logxos en 
unu el la novaj dormejoj, Halo Gillson. Situanta tute apud la famekonata 
Orpordega Parko, kaj per mallonga auxtobusveturo apud la urbocentro, Fisxista 
Doko, Strato Castro kaj Haight-Ashbury, la loko estas bonega por studi 
Esperanton kaj la lokan kulturon. Logxkosto, kun tri mangxoj cxiutage, estos 
800$ usonaj por dividi cxambron, aux 917 $usonaj por unupersona cxambro. 
Cxambrorezervojn oni devas ricevi antau la 26a de aprilo, 2001, por garantii 
logxadon.

Nia dusemajna programo de intensa studado proponas unikajn eblecojn por 
plezure plibonigi vian Esperanto. Ni proponas la jenajn du kurso-nivelojn:

Plia memfido pri Esperanto

Tiu kurso, por la postkomencaj kaj progresantaj lernantoj, celas helpi al 
studentoj gajni memfidon pri efika kaj krea uzado de la lingvo. Diversajn 
legajxojn kaj la vidbendan kurson "Pasporto al la tuta mondo" oni uzos por 
lancxi vin al esplorado de multaj flankoj de la konversacia kaj skriba 
Esperanto. Studentoj havos okazojn por roli en ordinaraj konversaciaj 
fonoj, plibonigi siajn legajn kaj skribajn kapablojn, kaj konatigxi kun la 
aktuala Esperanta kulturo. Kosto: 295 $usonaj.

Auxdaj-Vidaj Metodoj por Instrui kaj Lerni Esperanton

La cxijara supera kurso estos lauxforme intensan grupdiskutadon pri 
auxdaj-vidaj materialoj kaj metodoj de Esperanto-instruado. Studentoj 
esploros aktualajn konceptojn pri la teorio de dualingva akirado kaj kiel 
tiuj rilatas kun modernaj instrumetodoj, pristudos vastan gamon da 
materialoj nuntempe haveblaj por Esperanto kaj aliaj lingvoj, kaj laboros 
en malgrandaj grupoj por pluadaptigi kaj evoluigi ilin. La kurso valoros 
por cxiu interesita pri tio, kiel Esperanto estas instruebla kaj lernebla, 
cxu klascxambre, klube, aux rete. Necesos aktive partopreni. Kosto: 295 
$usonaj.

ELNA/ESF Stipendoj

Studentoj kaj instruistoj povas ricevi partan financan subtenon por kotizo 
kaj logxkostoj. Ni invitas al kluboj kaj unuopuloj rekomendi studentojn por 
supera studado. Interesitoj, studentaj kaj instruistaj, skribu en 
Esperanto, priskribante siajn Esperanto-historiojn (studado, instruado, 
kluba aktivado) al Ellen Eddy, adreso malsupre.

Kromaj Aktivajxoj

Ni provizas multajn eblecojn por gxui uzadi Esperanton ekster la klascxambro. 
Ekskursoj, grupa kantado, popoldancado, diapozitivaj prezentoj, ekzercado 
pri publika prezentado, kaj specialaj prezentoj pri diversaj temoj pri 
Esperantaj lingvo kaj kulturo disponeblas dum vesperoj kaj semajnfinoj. Se 
vi volas fari prezenton pri via speciala intereso, kontaktu Ellen Eddy 
(adreso malsupre). Por ekzemploj de la pasintjaraj aktivecoj, vizitu la 
hejmpagxon de la kursbulteno por 2000, "La NASKa Fasko", cxe 
http://www.medialabinc.net/nask/nask.htm.

Por informoj pri kursoj, stipendioj, logxado, kaj aligxformuloj, kontaktu:

Ellen M. Eddy,   11736 Scott Creek Drive SW,    Olympia WA 98512
360/754-4563       eddyellen@...      telekopie 360/786-9175
Du Intensaj Semajnoj                                                          
    Du Niveloj



-- dankon /thanks,
ICQ 87393554
AIM knabo
phone +56(9)6787439
e-mail: hc@...
web site: http://www.geocities.com/strigo.geo/ Learn Esperanto: http://esperanto.cl/


Vie, 30 de Mar, 2001 1:38 pm

strigo@...
Enviar correo Enviar correo

Reenviar Mensaje #49 de 320 |
Desplegar mensajes Autor Ordenar por fecha

... Subject: Somera Esperanto-Kursaro Date: Thu, 29 Mar 2001 14:08:08 EST From: EDDYELLEN@... To: esperanto@..., marko.rauhamaa@..., ...
Héctor Campos Grez
strigo@...
Enviar correo
31 de Mar, 2001
3:00 pm
Avanzado

Copyright © 2009 Yahoo! de Argentina S.R.L. Todos los derechos reservados.
Política de privacidad - Condiciones del Servicio - Reglas de la comunidad de Yahoo! - Ayuda